Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Victor Koo sukcesis en kunigo de youku.com kaj tudou.com
2013-06-26

de ZHANG SHUANG

 

    En la jaro 2007 Victor Koo malfermis la videan retejon youku.com kaj post nelonge la lasta ja fariĝis kerna reprezentanto de la videaj retejoj en Ĉinio. En la jaro 2012 la retejo youku.com aneksis kaj aĉetis alian videan retejon tudou.com, kiu havis certan potencon en Ĉinio, kaj establis la korporacion Youku Tudou Inc.

 

    Victor Koo

 


Victor Koo 

 

    En la jaro 1966, Victor Koo naskiĝis en Hongkongo. De sia infaneco Victor Koo estas karaktere milda, kaj strebas al novigo kaj emas sperti aventuron. En ĉiu ŝlosila momento, li ĉiam elektas novan medion por fari novan esploron. Li diris: "La plej grava afero en mia vivo ne estas elekto de la kariero, sed tiu de la medio. Nun, mia ‘Ĉina Revo’ povus esti pli granda, ĉar ni havas eblecon por realigi pli grandajn revojn.

 

    Senĉesa elekto de novaj medioj

 

    En la jaro 1980, 14-jara Victor Koo iris al Aŭstralio por lernado, kaj ekde tiam li komencis sian vivon kiel studento en fremdaj landoj dum pli ol dek jaroj.

 

    En la jaro 1985, Victor Koo iris al Usono kaj komencis sian studadon en la ekonomika fakultato de Berkeley de la Universitato de Kalifornio. Post diplomiĝo el la menciita universitato, li laboris dum tri jaroj en konsulta firmao. Intertempe li kontaktiĝis kun klientoj el diversaj fakoj. Tio kulturis al li profesian kutimon -- tuj pensi pri la traktado, informiĝinte pri ĉiu ajn projekto.

 

    En la jaro 1992 Victor Koo estis akceptita de la Universitato de Stanford de Usono. Profitante de la feriaj tagoj, li partoprenis en trejna kurso, kiu okazis en la Pekina Universitato. En la kurso li konatiĝis kun la fondinto de la investada kompanio Richina Inc. Post akiro de la diplomo pri magistreco pri industria kaj komerca administracio en la Universitato de Stanford, li komencis labori en la kompanio Richina Inc, kaj refoje ĝisdatigis la medion por disvolvi sian karieron. Dum la jaroj en la kompanio Richina Inc, li enprofundigis la konon kaj komprenon pri la ĉina merkato, kaj amasigis kontaktojn kun aliaj personoj en la koncernaj kampoj por sia sekvanta kariero.

 

    En la jaro 1998 Victor Koo konatiĝis kun Charles Zhang, kaj lin helpis en kolektado de mono por krei Sohu, unu el la famaj interretaj markoj de Ĉinio, kaj servis kiel ĝia altranga vicprezidanto kaj ĝia financa direktoro. En la jaro 2000 Sohu estis borstabeligita en Usono, Victor Koo transprenis la respondecon pri ĝia disvolvo en la merkato kaj vendo de ĝiaj produktoj.

 


Victor Koo en farado de videaĵo
 

 

    En la jaro 2005, Victor Koo rezignis sian laboron en Sohu, ĉar li deziris novan karieran medion.

 

    En la jaro 2006, Victor Koo multe vojaĝis por sin ripozigi kaj reguligi, kaj pretis por renkonti novajn defiojn. Dum pli ol tri monatoj, li iris al Meksiko, Peruo, Argentino, Urugvajo, Novzelando, Aŭstralio, Sudafriko kaj Egiptio. Intertempe li havigis al si informojn ne nur pri la operacia maniero de la usona videa reto YouTube, sed ankaŭ pri la produkta enhavo, elsenda platformo, videa serĉo kaj aliaj aferoj en la interreta videa ĉeno de Ĉinio. Post foja refoja konsiderado, Victor Koo decidis krei videan reton, kiu "permesas al ĉiuj retumantoj havi la ŝancon por kune ĝui la video-retan platformon". Li firme kredis, ke tia videa reto povas altiri al si reklamojn kaj alporti ekonomiajn profitojn por sia kompanio. Li donis nomon Youku al ĉi tiu videa reto.

 

    La teorio pri "tricent milionoj"

 


BARADYY.COM
 

 

    En junio ​​de 2006, Victor Koo lanĉis en fulmo-rapideco la retpaĝaron youku.com. Tie, la uzantoj povas ne nur elŝuti, sed ankaŭ alŝuti tiujn, kiuj plaĉas al si, same kiel en Facebook kaj YouTube. Krome, ĝi kunlaboras kun televidaj stacioj. 

 

    En la sekvanta tempo youku.com partoprenis en ĉiuj fokusaj eventoj, kiuj okazas en Ĉinio. Precipe kiam granda neĝo blokis la urbon Shenyang en nordorienta Ĉinio, redaktoroj de la retejo youku.com mobilizis urbanojn fari per poŝtelefono kaj DV-aparato siajn proprajn videojn pri scenoj temantaj pri farado de neĝpupoj, forbalao de neĝo, diversaj desegnaĵoj sur aŭtoj kovritaj de neĝo k.a., kaj poste aldoni optimisman muzikon al tiuj mikro-DV-aj filmoj por ilin alŝuti sur la retpaĝojn de youku.com, kaj per tio amuzis surrete la urbon Shenyang blokitan de peza neĝo. Ĉi tiuj novaj rimedoj de youku.com forte puŝis la tradiciajn amaskomunikilojn de Ĉinio, kaj kreskis la nombro de la reklamoj publikigitaj sur la retejo youku.com.

 

    En la jaro 2007, por plivastigi la alŝutadon de retumantoj, youku.com senĉese aldonis videajn verkojn fare de retumantoj dum la 24 horoj ĉiutage. Ĉiuj retumantoj povas alŝuti sian videaĵon sur la retejon youku.com por dividi la ĝuon kun amikoj.

 


Victor Koo en gvido de kunveno en la kompanio
 

 

    En la sama jaro, Victor Koo proponis la teorion pri "tricent milionoj": la unua, la video devas kolekti centon da milionoj da juanoj; la dua, la kvanto de ĉiutaga dissendo de videoj devas superi centon da milionoj; la tria, la jara enspezo de la videa retejo devas atingi centon da milionoj. Victor Koo prezentis ankaŭ la koncepton pri "VV"-- sumo de spekto de videoj sur la retpaĝo, ankaŭ tio donis puŝon al la tradicia koncepto pri "PV" -- la totala kvanto de la paĝoj vizitataj. Reklamistoj bone scias ke la erao de novaj komunikiloj estas tiu de la bildoj, kompare kun legado de vortoj, la retumantoj preferas rigardi videojn. Dank' al la koncepto pri "VV", la enspezo el la anoncoj en la formo de video multe kreskas por la retejo youku.com

 

    En la jaro 2008, la influo kaj la vizitantoj de youku.com superis tiujn de tudou.com, kiu distingiĝis per aperigo de originalaj verkoj fare de junuloj. Tio aludis la tendencon de kunigo de youku.com kaj tudou.com. En la sama jaro, youku.com jam posedis tri mil servilojn en Ĉinio kaj ĝiaj uzantoj 20-oble kreskis. Ĝi daŭre instigis la retumantojn uzi la videon por registri la vivon kaj por esprimi la ideojn, kaj akceptis videajn verkojn de preskaŭ ĉiuj, kiuj sin okupas pri kreado de videaĵoj en Ĉinio. Kaj ĉi tiuj videaj verkoj estas ege popularaj, enhavoriĉaj kaj interesaj.

 

    Samtempe, youku.com faris ankaŭ laboron kiel transportanto, kiu klasifikas la videaĵojn alŝutitajn de siaj retumantoj laŭ la enhavo. En tia granda laboro, youku.com persistas en multampleksa klasifikado, kaj establis la "video-serĉan bibliotekon". Pro tiuj skrupulaj servoj youku.com ĝuas dankemon kaj ŝaton de la retumantoj kaj reklamistoj.

 


Youku Tudou Inc borstabeligita en la Novjorka Borso.
 

 

    En la jaro 2010 youku.com estis sukcese borstabeligita en la Novjorka Borso.

 

    Youku Tudou Inc

 


Victor Koo kaj Wang Wei, fondinto de tudou.com, kune publikigas la kuniĝon de la retejo youku.com kaj tiu de tudou.com.
 

 

    En la 11a de marto de 2012, Victor Koo sukcese aĉetis tudou.com kaj starigis la kompanion Youku Tudou Inc. De post tiam kuniĝis la du plej fortaj videaj retejoj de Ĉinio.

 

    Baldaŭ, la oficejo de tudou.com en Pekino translokiĝos en la domon Lixiang, kiu sidas en la kvartalo Zhongguancun kaj distancas nur je kelkcent metroj for de la domo Sinosteel sidanta same en la kvartalo Zhongguancun, en la nomata domo troviĝas la stabejo de youku.com.

 


La marko de Youku Tudou Inc
 

 

    La tudou.com fariĝis filio de la kompanio Youku Tudou Inc, sed tio ne signifas ke ĝi ne havas sian propran karakteron. Victor Koo kuraĝigas tudou.com teni la valoran koncepton, ke "ĉiu estas reĝisoro de la vivo", li insistas en sia opinio, ke ĉiu en la teamo devas disvolvi sian superecon kaj fari sian ŝatatan aferon. 

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio