Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Interparolis la ĉina kaj la nord-korea vicministroj de eksterlandaj aferoj
2013-06-21


Zhang Yesui (dekstre) kaj Kim Kye-gwan 
 

La du flankoj dum la dialogo 

 

    La 19-an de junio en Pekino havis la strategian interparolon Zhang Yesui, ĉina vicministro de eksterlandaj aferoj, kun tiu de Nord-Koreio Kim Kye-gwan.

 

    Zhang diris, ke Ĉinio alte atentas pri la dulandaj rilatoj kaj volas kune kun Nord-Koreio klopodi por antaŭenpuŝi la rilatojn al longtempa stabilo. Efektivigi sennukleigon sur la Korea Duoninsulo, konservi la pacon kaj stabilecon en la regiono, kaj solvi problemojn per dialogo estas la komuna devo de diversaj rilataj flankoj. Ĉinio subtenas dialogon inter diversaj flankoj kaj vokas refunkciigi la 6-flankan intertraktadon.

 

    Kim esprimis, ke Nord-Koreio trezoras la tradician amikecon inter si kaj Ĉinio, kaj volas kun Ĉinio daŭrigi la amikan kunlaboron. Estis la volo de Kim Il-sung kaj Kim Jong-il, eksaj prezidantoj de Nord-Koreio, tio estas efektivigi sennukleigon sur la Korea Duoninsulo. Nord-Koreio volas havi dialogojn kun aliaj flankoj kaj ĉeesti intertraktojn, inkluzive de la 6-flanka intertraktado por solvi nukleajn problemojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio