Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping renkontiĝis kun Miguel Diaz-Canel
2013-06-20


Xi Jinping (dekstre) kaj Miguel Diaz-Canel 

 

    La 18an de junio en la Granda Popola Halo, Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Miguel Diaz-Canel, la unua vicprezidento de la kubaj Konsilioj de Ŝtato de Ministroj.

 

    Xi Jinping petis Miguel Diaz-Canel transdoni siajn sincerajn salutojn al kuba prezidento Raul Castro kaj kamarado Fidel Castro. Xi diris, ke Ĉinio kaj Kubo ĉiam komprenas kaj subtenas unu la alian depost la starigo de diplomatiaj rilatoj inter si; ekde la nova jarcento la ĉina-kubaj rilatoj pli kaj pli maturiĝas, enhavoj de kunlaboroj riĉiĝas kaj montras fortan viglecon; la partio kaj registaro de Ĉinio alte ŝatas la tradician amikecon kun Kubo, volas subteni altnivelajn interŝanĝojn kun la kuba flanko, plifortigi politikan interfidon, senĉese kolekti komunajn konsentojn, profundigi reciprokan kompreniĝon, ekspansiigi pragmatajn kunlaborojn, kaj antaŭenigi respektivajn evoluojn kaj komunajn prosperojn; Ĉinio volas striktigi kunordigon kaj kunlaboron kun Kubo pri aferoj internaciaj kaj regionaj, kaj fari pozitivan kontribuon por altigi la influon de evoluantaj landoj kaj akceli realigon de egaleco kaj justeco en la internacia komunumo.

 

    Miguel Diaz-Canel transdonis korajn salutojn de la prezidento Raul Castro kaj kamarado Fidel Castro al Xi Jinping. Li diris, ke Kubo gravigas la kuba-ĉinajn rilatojn, volas kune kun Ĉinio plioftigi altnivelajn vizitojn kaj komunikajn interŝanĝojn, plivastigi amikajn kaj reciproke profitajn kunlaborojn, kaj antaŭenigi rilatojn kuba-ĉinajn kaj latinamerika-ĉinajn por granda disvolviĝo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio