Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mendilo por la romano Rano, verko de Nobel-premiito Mo Yan
2013-06-19

    En la jaro 2012 Mo Yan ricevis Nobel-premion pri literaturo, kaj liaj verkoj altiras atenton de legantoj en diversaj landoj. Redakcio de El Popola Ĉinio eldonos kunlabore kun la Fremdlingva Eldonejo la romanon Rano, verkitan de Mo Yan, en la fino de tiu ĉi jaro. En la jaro 2011 tiu ĉi libro ricevis la premion Mao Du, unu el la plej prestiĝaj literaturaj premioj en Ĉinio.

 

    Prenante kiel la fonon naskadon en la pasintaj 60 jaroj en la kamparo de Ĉinio, la verkisto rakontas pri travivaĵoj de sia onklino, kiu laboris kiel vilaĝa kuracistino pri ginekologio kaj obstetriko dum pli ol 50 jaroj, kaj priskribas la malfacilan kaj kompleksan procezon de Ĉinio por regi grandegan kreskon de la loĝantaro kaj plenumi la nacian politikon de laŭplana naskado.

 

    Formato: 148 x 210 mm

 

    Prezoj: 58 juanoj (broŝurita); 128 juanoj (bindita)

 

    Kontaktanto: Chen Ji

 

    Telefono: +86-10-88334080

 

    Retpoŝto: elpc@vip.163.com

 

Abonanto  Ekzemplero(j)  Adreso  Telefono   Retpoŝto
         

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio