Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hongkong-anoj subtenas Snowden antaŭ la usona konsulejo en Hongkongo
2013-06-18


Hongkong-anoj, kiuj subtenas Edward Joseph Snowden, protestas ekster la usona kosulejo. 

 

    La 15-an de junio multaj grupoj da hongkong-aj popolanoj okazigis kolektivan paradon antaŭ la usona konsulejo en Hongkongo por kune subteni Edward Joseph Snowden, eksa dungito de la Centra Informa Agentejo (CIA) de Usono. Tiuvespere, Leung Chun-ying, ĉefo de la Honkong-a Speciala Administra Regiono, speciale faris anoncon pri la afero, ke post kiam la koncerna programero funkcios, la registaro manipulos ĉion laŭ la regularo kaj procezo antaŭaranĝitaj de Hongkongo. Kaj samtempe, la registaro persekutos kontraŭ la aferoj pri la atencado de privateco aŭ rajtoj de personoj aŭ organizoj de Hongkongo.

 

    Pli ol 20 grupoj kunorganizis la paradon, en ĝi partoprenis ĉirkaŭ 900 homoj, inkl. de multaj eksterlandanoj. li opinias, ke Edward Joseph Snowden faris malsekretigon por pli grava publika bono, oni ne devas lin ekstradicii al Usono. La parada vico petis aldoni leteron post atingo al la konsulejon, iu konsulo akceptis la leteron.

 

    Edward Joseph Snowden lastatempe malsekretigis la usonan programeron de CIA pri la subkontrolo kontraŭ komunikado kaj reto, tio kaŭzis ondojn da diskutoj.

 

    Laŭ konigo, Edward Joseph Snowden nun restas ankoraŭ en Hongkongo, sed neniu scias kie li sin kaŝas. Eĉ pri lia ekstradicio ne estas komuna opinio inter hongkong-anoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio