Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
UnionPay fariĝis membro de EMVCo
2013-05-23


La marko de UnionPay 

 

    La 20-an de majo, la ĉina UnionPay fariĝis nova membro de la organizo de la Europay, MasterCard and Visa (EMVCo). UnionPay partoprenos en la adoptado kaj en la antaŭenpuŝado de la tutgloba normo de blataj kartoj kaj klopodos por la publikado de la kartoj UnionPay en la mondo.

 

    Estas la tendenco, ke pli multaj homoj pagos per blata karto anstataŭ kontanta mono. La ĉina aliĝo al la EMVCo helpas sian partoprenon en la tutgloba ŝanĝo de la pago-industrio kaj konstruas fondaĵon por la publikado de la kartoj UnionPay.

 

    UnionPay esprimis, ke ili kun sia kunlabora kaj malferma spirito faros pli profundan kunlaboron por liveri pli bonan servon al la klientoj kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la industrio de la bankaj kartoj en la tuta mondo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio