Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
E-kursoj en Changzhou, Ĉinio
2013-05-22


Vizitantoj de E-kurso 

 

    En aprilo por popularigi Esperanton la Changzhou-a Esperanto-Asocio okazigis E-kursojn en la Informatika Instituto de Changzhou, la Changzhou-a Profesia Instituto de Inĝeniera Teknologio kaj la Jiangsu-a Instituto de Scienco kaj Teknologio. La kursoj estis laŭditaj de instruistoj pri fremdaj lingvoj kaj studentoj de la institutoj.

 

    Okazigo de E-kursoj en altlernejoj estas unu el la ĉefaj laboroj de la Changzhou-a Esperanto-Asocio en la kuranta jaro, estas ankaŭ efika maniero por diskonigi Esperanton kaj grandigi ĝian influon. En la pasinta jaro la asocio okazigis E-kursojn por instruistoj de la fakultato pri aplikado de fremdaj lingvoj de la Changzhou-a Profesia Lernejo de Turismo kaj Komerco, kaj por instruistoj kaj studentoj de la Fremdlingva Instituto de la Changzhou-a Universitato de Inĝeniero. Post tio multaj instruistoj kaj studentoj ekinteresiĝis pri Esperanto.

 


Zhang Changsheng
 

 

    En la kursoj Zhang Changsheng, prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-Asocio, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio, konigis al la vizitantoj la naskiĝon, disvolviĝon kaj nunan situacion de Esperanto, retejojn pri Esperanto kaj manieron por lerni ĝin. Zhang Changjiang, vicĝenerala sekretario de la Changzhou-a Esperanto-Asocio, kaj instruistino Chen Ye prezentis la internan ĉarmecon de Esperanto belan, sciencan, logikan kaj esprimriĉan kaj E-instruadon kaj okazigon de E-agadoj en la Changzhou-a Supera Profesia Lernejo kaj en la Changzhou-a Elementa Lernejo Dongfang.

 


Zhang Changjiang
 
 

Chen Ye
 

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio