Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis la aerlinio de Chengdu de Ĉinio al Frankfurto de Germanio
2013-05-21


Kunfotiĝo de la aviadistaro 
 

Ĉina pasaĝero eniras en la aviadilon.
 

 

    La 19-an de majo oficiale malfermiĝis la aerlinio de Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio, al Frankfurto, urbo de Germanio. Je la 1-a horo kaj 30 minutoj antaŭtagmeze de la sama tago la aerbuso A330-200 kun la ruĝ-feniksa marko de la aviada kompanio Air China ekflugis el la Internacia Flughaveno Shuangliu de Chengdu kiel la simbolo de la aerlinia malfermiĝo.

 

    La aerlinio estas la unua kanalo, malfermita de la civila aviada kompanio de Ĉinio, de la suda parto de Ĉinio al Eŭropo. Tio samtempe signifas la grandan progreson de la menciita kompanio en la konstruado de la aviada centro en la urbo Chengdu. Post la malfermiĝo de la aerlinio, Chengdu fariĝos la tria landinterna urbo de Ĉinio, post la municipoj Pekino kaj Ŝanhajo, kiuj posedas la linion rekte al Frankfurto. La aerlinio antaŭenigos la komercajn interŝanĝojn, industriajn kunlaborojn kaj turismajn disvolviĝojn de la okcidenta parto de Ĉinio kaj Eŭropo.

 

    Laŭ konigo, la pasaĝeraj aviadiloj regule ekflugos ĉiu- marde, vendrede kaj dimanĉe de Chengdu, kaj atingos Germanion post la 10-hora flugado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio