Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Idealaj lokoj por pasigi someron
2013-05-06


Sur plaĝo 

 

    En la varma vetero somera oni facile enuiĝas kaj dormemas. Do, tiam estas agrable pasigi kelkajn tagojn ĉe marbordo. Sube estas proponataj kelkaj marinsuloj taŭgaj por ĝui agrablecon en varma somero. 

 

    Sur la insulo Cinnamon Alidhoo de Maldivoj

 


Birdrigardo al la insulo Cinnamon de la Maldivoj
 

 

    Cinnamon Alidhoo, unu el la foraj insuloj de Maldivoj, etendiĝas en la plej norda ekstremo de la lando. Tie bone konserviĝas kompleta reĝlando de koraloj en akvo kun aparte bona kvalito, kaj tie belas ankaŭ la medio ege taŭga por subakviĝo. Sur la insulo abundas tre riĉaj vegetalaj resursoj, kiuj malofte videblas sur aliaj insuloj de la lando. Funkcias aviada linio al la insulo. Birdrigardante de sur aviadilo super la akvo, oni havas larĝan vidkampon kaj povas sate ĝui eksterordinare belan pejzaĝon de Maldivoj. Loĝante en unika vilao sur akvo oni povas en la nokto endormiĝi, akompanate de milda murmuro de marakvo, kaj en la mateno ĝui pompan spektaklon de sunleviĝo inter la ĉielo kaj la maro. Tage, oni povas preni sunbanon, kuŝante sur litbenko, aŭ ĝui intiman kontaktiĝon kun fiŝoj de buntaj koloroj en la blua maro. Kristala kaj klara estas la akvo en la marareo ĉe la insulo, kaj naĝi ĉi tie estas kvazaŭ en spegulo, la temperaturo de la tiea akvo dum la tuta jaro tenas inter 24 celsiaj gradoj kaj 28 celsiaj gradoj; pro rigoraj rimedoj por protekti la naturon, la tieaj fiŝoj estas maltimaj al homoj kaj naĝadas ĉirkaŭ la turistoj por manĝi panon en iliaj manoj. 

 

    En Sri-Lanko

 


Bentota, fama turisma loko de Sri-Lanko
 

 

    Sri-Lanko estas lando sur tropika insulo, kaj ĉarmas la plej belaj plaĝoj ĉe la marbordoj en ĝiaj sudokcidenta kaj orienta partoj. En la lando etendiĝas ora marbordo kun la longeco de milo da kilometroj kaj borderita de la vasta Hinda Oceano. Kaj sur la insulo prosperas altaj palmoj. Dum la tuta jaro la vetero sur la insulo restas kiel la somera, tiel ke la vizitantoj povas veni al la lando en ajna tempo de la jaro. Bentota estas la unua elekto de turismado en Srilanko. Tie funkcias grandaj kaj ekscitaj hoteloj stelaj ĉe marbordo, kaj krome allogas ankaŭ unikaj butikoj de antikvaĵoj kaj la bela ĝardeno Bevis Bawa. La plej plezurigaj estas la tieaj larĝaj pitoreskaj plaĝoj, kie oni povas sperti mult-specajn sportojn kaj amuzajn agadojn sur akvo, kiaj veturado per boato en la formo de banano, kanuo, jeto, velŝipo, rapida ŝipo, surfotabulado, subnaĝado kaj tiel plu. En tiu ĉi lando oni kredas je budhismo. Kaj la tieaj kutimoj estas apartaj, ekz., la lokanoj esprimas jes per kap-skuo kaj ne per kap-jeso, kaj krome, menciindas, ke oni nepre ne donacu florojn al la lokanoj. 

 

    Sur la insulo Jeju de Koreio

 


Seongsan Ilchulbong nomita ankaŭ per la montpinto Sunleviĝo sur la vulkana insulo Jeju de Koreio
 

 

    Kiam oni vojaĝas en Koreio, nepras viziti la vulkanan insulon Jeju, kies kromnomo estas "Insulo de l' Paco" kaj kie imponas la montpinto Sunleviĝo, kiu estis formita de vulkanaj erupcioj sub maroj antaŭ pli ol 100 miloj da jaroj. Ĉe ĝiaj sudorienta kaj norda flankoj krudas klifoj, kaj nordokcidente de ĝi etendiĝas montkrestoj kaj herbejoj, kiuj kunligiĝas kun la vilaĝo Seongsan Ilchulbong. Sur la montkrestoj kaj herbejoj sin paŝtas ĉevaloj inter floroj. Laŭ la supreniranta montvojeto ĉe la marbordo fekundas verdaĵoj kaj prosperas floroj, apude ondas la sinsekvaj tajdoj ruliĝantaj el la malproksima marhorizonto. Nur supre de la monto oni povas rimarki antaŭ si, birdrigardante, la gigantan krateron. Kun paso de la tempo, la kratero estas kovrita de verdaj vegetaĵoj. Ĉe la rando de la kratero staras 99 akraj ŝtonoj. Laŭ legendo ili estas 99 filoj de Dio kaj staras ĉi tie por la gardado. En la momento de sunleviĝo aperas ĉi tie mirakla spektaklo: el la horizonto inter la ĉielo kaj la maro ŝprucas la ruĝa suno, kiu estas tiom proksima kvazaŭ ĝuste antaŭ la okuloj. 

 

    Sur la insulo Bintan de Indonezio

 


Ĉe marbordo de la insulo Bintan de Indonezio
 

 

    La insulo Bintan de Indonezio, kvankam ne tiel vaste konata kiel Bali, tamen posedas la saman belecon marbordan, la ebriigan hidroterapion SPA, apartajn insulajn pejzaĝojn, la faman golfejon dezajnitan de spertuloj kaj la aventuran amuzadon en tropika arbaro. Singapuraj popolanoj prenas la insulon Bintan kiel sian malantaŭan ĝardenon ne nur pro la tieaj suno kaj sablo, sed ankaŭ pro la tieaj manglarbaro, floroj kaj herboj tute primitivaj kaj ege specio-riĉaj. Veturante sur la maro kaj la rivero borderitaj de la tropika pluvarbaro kaj manglarbaro, turistoj de tempo al tempo vidas lacertojn, serpentojn, birdojn kaj aliajn sudaziajn tropikajn bestojn. Nokte flirtas en la manglarbaro multaj lampiroj, tio ja estas malofta sperto en arbaro. 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio