Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gao Yanping prizorgis sian edzon por 13 jaroj
2013-05-03


Gao Yanping lavas al la edzo la korpon. 

 

    Antaŭ 13 jaroj Zhu Cheng, la edzo de Gao Yanping, kamparanino de la gubernio Deqing, Zhejiang-provinco de Ĉinio, serioze vundiĝis je la kapo pro trafika akcidento kaj fariĝis handikapulo. En la sekvanta jaro lia malsano subite malboniĝis kaj li fariĝis senkonsciulo. En la pasintaj 13 jaroj Gao Yanping ĉiam atente prizorgis sian edzon kaj prenis sur sin pezan ŝarĝon de la familio. Ŝi estas nomita de retumantoj "la plej bela edzino".

 

    13-jara pacienca prizorgado

 

    Kiam la raportisto venis al la hejmo de Gao Yanping, li estis profunde emociita.

 


Gao Yanping parolas kun la edzo por ke li rekonsciiĝu.
 

 

    Kun malgrasa vizaĝo Zhu Cheng kuŝis sur la lito. Li malfermis la okulojn, tamen restis senkonscia.

 

    La raportisto vidis, ke Gao Yanping atente manĝigas Zhu. Zhu perdis la kapablon maĉi kaj gluti manĝaĵojn, kaj pro tio Gao Yanping nur povas fari kaĉon el manĝaĵoj, kaj por ĉiu manĝo ŝi devas elspezi pli ol du horojn .

 

    Post la manĝo Gao Yanping komencis fari masaĝon al la edzo. La raportisto trovis, ke la manoj de Zhu Cheng evidente atrofiiĝas. Farante masaĝon Gao diris: "Liaj manoj kaj piedoj atrofiiĝas, tial mi devas regule fari masaĝon al li ĉiutage. Laŭ instrukcio de kuracisto mi unue frapas lian maldekstran kruron por 10 fojoj, turnas ĝin en la movdirekto de la horloĝaj montriloj por 10 fojoj kaj ĝin frotadas. Poste mi ripetas tion sur lia dekstra kruro..."

 

    Por prizorgi Zhu Cheng, Gao Yanping starigis ĉe la lito de Zhu simplan liteton. Ĉiutage Gao povas enlitiĝi nur post la endormiĝo de Zhu. Nokte ŝi devas ellitiĝi almenaŭ 2-3 fojojn por prizorgi lin. En la pasintaj 13 jaroj Gao havis neniun nokton por bone dormi.

 

    Gao Yanping bone scias, ke la resaniĝo de la edzo estas tre malfacila, tamen ŝi volas persiste prizorgi lin, nur se ekzistas eĉ tre eta espero. Ŝi diris: "Nun li povas ĝemi kaj liaj okuloj estas iom pli brilaj ol antaŭe. Tio montras al mi esperon kaj mi povos daŭre prizorgi lin."

 

    Por eviti vundiĝon de Zhu okaze de eventuala epilepsio Gao faris iletojn. "Tiu ĉi ilo estas por meti en lian buŝon por protekti lian langon." Tion dirante, Gao malfermis la vestoŝrankon ĉe la lito plenan je urintukoj. Zhu devas uzi urintukojn pro perdo de la regpovo deteni sin de urinado kaj fekado. Por tio Gao preparis multajn urintukojn el eluzitaj malnovaj vestoj.

 

    La bopatrino de Gao diris al la raportisto: "Mia filo kuŝis sur la lito tiom multe da jaroj. Feliĉe estas, ke li havas bonan edzinon. Alie li ne povus vivi ĝis hodiaŭ."

 

    Gao diris, ke ŝia plej granda deziro estas, ke "ŝia edzo rapide resaniĝos kaj la familianoj vivos en gajo." Ŝi metis sian manon en la manon de la edzo kaj rigardis lin kun profunda sento. La edzo fiksis sian rigardon al la parolanta Gao.

 

    "La plej bela edzino" vekis atenton de la socio

 

    La malfeliĉo de la familio de Gao Yanping vekis grandan atenton de la socio post la apero de rilataj informoj en kelkaj amaskomunikiloj. Gao Yanping estas nomita de retumantoj "la plej bela edzino".

 

    Iu retumanto skribis: "Tiajn aferojn ne ĉiu homo povas fari. Per sia ago ŝi montris al ni, ke paroli pri io kaj vere efektivigi ĝin estas tute malsamaj aferoj. Kun ŝi kiel la edzino la viro estas feliĉa." Alia retumanto skribis: "Ŝi havas ĉiujn bonajn virtojn de edzino, kaj viroj devas edziĝi kun virinoj kiel Gao Yanping."

 

    Informiĝinte pri la stato de Gao kaj ŝia edzo multaj fakuloj pri medicino kaj bonfaraj organizoj diris, ke ili volontas per konkretaj agoj helpi la kompatindan familion kaj i.a. la firmvolan edzinon.

 


Zhu Wei faras korpoekzamenon al Zhu Cheng.
 

 

    La 22-an de marto la Huzhou-a Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino en Zhejiang-provinco sendis 4 fakulojn al la hejmo de Gao por fari al Zhu Cheng ekzamenon kaj donis al la edzino multajn fakajn konsilojn.

 

    Zhu Wei, direktoro-kuracistino, detale demandis Gao Yanping pri la stato de Zhu Cheng kaj konigis al ŝi sciojn pri la ĉiutaga flegado.

 

    Zhu Wei diris al la raportisto, ke leginte raporton pri la familio de Gao Yanping, la stabanoj de la hospitalo estis profunde kortuŝitaj kaj volontas helpi Gao kaj ŝian familion. La hospitalo decidis regule sendi kuracistojn al Zhu por doni al li kurachelpon.

 

    Gao Yanping diris al la raportisto, ke ŝi multe dankas la socion pro ĝiaj zorgo kaj helpo. Ŝi kredas, ke la farto de la edzo iom post iom pliboniĝos kaj li povos sin sunumi sub la ĉielo en rulseĝo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio