Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Manĝigi ŝarkojn ĉe la fundo de maro
2013-04-25

Teksto kaj fotoj de LIN SHAOWEN

 

    Preskaŭ ĉiuj opinias, ke ŝarkoj manĝas homojn, sed fakte, eĉ la malmultaj atakemaj ŝarkoj ne ĉiam mortigas homojn je la renkontiĝo. Laŭ la internacia dosiero pri la atakado de ŝarkoj, la proporcio de la morto de homoj pro atako de ŝarkoj estas nur 1/264 milionoj.

 


Lin Shaowen kun kompleta ekipaĵo faras fotojn en la maro de la Bahamoj.

 

    Tiuj, kiuj ŝatas subnaĝadon, pli aŭ malpli vidis en maro ŝarkojn, kaj la lastaj plejparte evitas proksiman kontaktiĝon kun homoj. Kompreneble, se ŝarko estas malsata, tamen antaŭ ol certigi ĉu vi estas fiŝo delikata aŭ foko bongusta, ĝi atenteme ĉirkaŭrigardas vin, kaj foriras, vin forlante, post kiam ĝi konfirmis ke vi ne estas taŭga manĝaĵo por ĝi. Por la sekureco, oni devas sekvi en maro la principon "ne tuŝu la ŝarkon", precipe ne tuŝu la jenajn tri-specajn ŝarkojn: tre belaj, kiuj estas tre venenaj, tre malbelaj, same kiel la tre belaj, -- ege venenaj, kaj tiuj, kiuj ne timas homon, do, la homo havas kialon por ĝin timi! En la komenco, mi amuze faris la geston kun malfermitaj brakoj por brakumi ŝarkon en maro, sed kiam tiu ĉi granda estaĵo fiksrigardis min kaj rekte venis al mi, mi instinkte retiris miajn brakojn kaj tuj kaŝis miajn manojn sub la akseloj, kie ŝajne estus la plej sekura loko por la manoj.

 


Buntaj koraloj en marfundo
 

 

En Suda Afriko kaj en Aŭstralio, oni unue metas la homojn subnaĝontajn en ferajn kaĝojn kontraŭ atako de ŝarkoj por mergi ilin en la maran akvon, kaj poste ĵetas manĝaĵojn en la maron por allogi grandajn blankajn ŝarkojn, tiele, la homoj en la maro povas proksime ilin observi en sekureco. En la loko, kie mi subnaĝadis, oni ne liveras feran kaĝon. En difinita loko oni disĵetas manĝaĵojn preferatajn de ŝarkoj, kaj la spektantoj sidas surfunde de la maro por sendistance kontaktiĝi kun ŝarkoj (kvankam la lastaj ne estas grandaj blankaj ŝarkoj), sed iuj opinias ke tio estas tre danĝera, kaj por kontentigi tiajn homojn, kia mi, oni lanĉis la programon manĝigi ŝarkojn subnaĝade.

 

    La loko, al kiu mi iris, estas Bahamoj, la 5-a plej danĝera areo kun ŝaktoj en la mondo laŭ la kanalo Discovery! Laŭ tiea regularo unue enakviĝis du subakvisto-gvidantoj kaj post ili, sekvis subakvisto-amatoroj. Veninte al sabla marfundo kun profundeco de 20 metroj, oni ellasis la aeron el la flosforta veŝto por ke oni povu fikse sidi surgenue sur la sablo. Tiam, la subakvisto-gvidanto sendis signalon al la skafandrista ŝipo. Do, la tria subakvisto-gvidanto subakviĝis portante kun si manĝaĵojn por ŝarkoj fiksitajn sur neoksidebla ŝtala kadro. Antaŭ ol esti ĉirkaŭita de ŝarkoj, li rapide fiksigis sur la marfundon la ŝnuron ligitan kun la kadro, por ke la manĝaĵoj por ŝarkoj flosu en la akvo profunda je 15 metroj.

 


Intima kontaktiĝo kun delfeno
 

Ŝarkoj en fundo de la maro
 
 

Manĝigo de ŝarkoj en maro
 

 

    La loko estas fiksita por manĝigi ŝarkojn en la maro. Kiam la ŝipo venis al la loko, ĉirkaŭ ĝi svarmis granda nombro da ŝarkoj. Kaj apenaŭ la manĝaĵoj ekflosis en la akvo, ĉ. 20 karibaj ŝarkoj sin pafis kiel sago al la manĝaĵoj. La subakvisto-gvidanto emfazis, ke por sia sekureco, la subakvisto-amatoroj nepre devas teni la distancon for la manĝaĵoj por ŝarkoj almenaŭ je 5 metroj, krome li atentigis, ke oni malmulte fotu, ĉar la koloro kaj la radio de la fulmolampo sub la maro faras la ŝarkojn konfuzitaj. Eblas al ili erare kredi ke homoj estas fiŝoj, kaj faras atakon. 

 


Kariba ŝarko hipnotigata
 

 

    Post la manĝigo de ŝarkoj, ni spertis hipnotigon de ŝarko. La laboranto, kiu zorgas pri manĝigo de ŝarkoj, lerte trovis unu el multaj ŝarkoj, kiu povas esti hipnotigota. Li metis ĝian kapon sur sian femuron kaj milde karesis ĝian nazon, tiam la movema ŝarko magie fariĝis trankvila en lia sino. Tion sekvis alia neimagebla miraklo: li la ŝarkon kun la longeco de ĉ. 2 metroj vertikale starigis kun la kapo malsupren, tiel la vigla kaj saltema ŝarko nekredeble estis hipnotigita! 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio