Okazis seminario por diskonigi ekonomian kunlaboron de Ĉinio kaj Indonezio

">
Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis seminario por diskonigi ekonomian kunlaboron de Ĉinio kaj Indonezio
2013-04-03

 

 

S-ro Liu Jiheng, la estro de la provinco Yunnan, faras parolon en la promocia seminario.  

 

    La 1-an de aprilo okazis en Ĝakarto la promocia seminario de la Ĉina-Indonezia Ekonomia Kunlaboro kaj la Ĉina-Sudazia Ekspozicio.

 

      Dum la promocia seminario la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio diskonigis 200 projektojn por fari diskutadon kaj kunlaboradon kun Indonezio. 300 miliardoj da juanoj (ĉ. 6.3 juanoj egalas al unu usona dolaro) estos investitaj en la projektoj, kiuj estas en la kampoj de agrikulturo, forstumado, fiŝado, fabrikado, fuelo, transportado, restoracio, turismado, sano, edukado kaj tiel plu.

 

      En la promocia seminario Indonezio kaj la provinco Yunnan subskribis kontraktojn por 12 projektoj kun la totala valoro de 2.17 miliardoj da usonaj dolaroj. Lippo Grupo en Indonezio kaj Dali-gubernio de la provinco Yunnan subskribis 2 novajn interkonsentojn, kiuj havas investon de 790 milionoj da usonaj dolaroj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio