Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pasko kaj ĝiaj tradicioj en Ĉeĥio
2013-03-29

Teksto kaj foto de Liba Gabalda (Francio)

 

 


 

    Finfine, alvenas la printempo, almenaŭ laŭ la kalendaro -- kaj kun ĝi ĉiuj belaĵoj, kiuj ekvivigas ne nur la naturon, sed ankaŭ la homojn. Ĝi alportas ĝojon kaj plezuron al ĉiuj.

 

    Pasko estas festo kiu forgesigas pri la longa malvarma vintro. La printempon ni festas buntkolore. Ni adaptas loĝejon al tiu ĉi plej bela jarsezono kiu alportas plifortigitajn sunradiojn, verdiĝantan kaj ekflorantan naturon kaj gajan birdkantadon.

 

    Al la printempo senpripense apartenas pasko-ovoj, diversaj bakitaĵoj, dekoraĵoj, specialaj kuir-receptoj, bondezirkartoj. La tradician atmosferon donas la freŝbakita "ŝafokuko". Oni devas substreki, ke la simbolo de tiu ĉi festo restas la paska kuniklo, kolorigitaj ovoj, specialaj kukoj kaj la tradicia branĉ-vipo per kiu knaboj frap(et)as knabinojn por ke ili estu viglaj dum la tuta jaro. Reciproke la knaboj ricevas koloran rubandon kaj pentritajn ovojn.

 

    Ni notu ke tiu ĉi vipo plektita el salikbranĉoj povas esti anstataŭita en certaj regionoj per iuspeco de forta duŝo. En tiu ĉi kazo, junuloj freŝigas junulinojn per akvo aŭ per parfumo, ricevante kompense kolorigitajn ovojn kaj krome glason da "slivovice", fama morava brando el prunoj, kiu scias vivigi spiriton kaj doni bonhumoron al ĉiuj.

 

    Ni ne forgesu pri alia kutimo, speciale en suda Bohemio. Ĉiuj kiuj renkontiĝas dum la paska lundo dirita ruĝa, dispartigas malmole kuiritajn ovojn por sin retrovi en bona humoro kaj sanstato sekvan jaron dum la sama okazo.

 

    Ĉefe ni ne preterlasu la infanojn al kiuj oni ofertas la tradician ĉokoladan "Pasko-kuniklon". Ili kun la plej granda plezuro gustumas ovojn aŭ diversajn ĉokoladajn figuretojn, marcipanon, kuketojn kaj ĉiujn aliajn bongustajn dolĉaĵojn kiujn ili ricevas post kantado kaj post prezentado de bondeziroj.

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio