Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Stilo de kunveno kaj parolado en ŝanĝiĝo
2013-03-04

de YIN YUSHI

 

    Post kiam sin montris la nova gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), senbrue ŝanĝiĝas la stilo de diversnivelaj registaraj kunvenoj kaj paroladoj de gvidantoj, kaj tio donis profundan impreson al multaj homoj.

 


Xi Jinping (la dua de dekstre) kaj Li Keqiang (la tria dekstre) en la ekspozicio 

 

    La 15-an de novembro, 2012, Xi Jinping faris mallongan kaj pragmatan parolon en la gazetara konferenco post sia elektiĝo kiel la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Menciante la problemon de nuna stilo de parolado kaj skribado en la Kadra Lernejo de KPĈ, li postulis, ke oni nepre devas eviti "senutilan longecon, sensignifan enhavon kaj malverecon" kaj pledi por "mallongeco, realeco kaj noveco". En la ekspozicio "Vojo al Releviĝo" okazinta en Pekino, li denove emfazis: "Sensenca babilado povas nur pereigi la landon, sed solida laboro prosperigas ĝin."

 

    Post tio, ĉinaj vicĉefministroj Li Keqiang kaj Wang Qishan postulis respektive en laborkunsidoj, ke diversnivelaj registaraj gvidantoj kiel eble plej malmulte uzu komplimentajn vortojn kaj legu tekston dum siaj paroladoj.

 

    La tri gvidantoj parolis pri la stilo de parolado kaj kunveno, ĉar tro multaj formalaĵoj en la paroladoj de kadroj kaj formalismo en diversaj kunvenoj vekis antipation de la popolanoj kaj kaŭzis distancon inter la ĉinaj ŝtatoficistoj kaj popolanoj, kaj fine tio alkondukas al skismo de la socia parolsistemo.

 

    En la ŝanĝo de stilo de parolado kaj kunveno, la popolanoj rekte sentas ŝanĝon de la administra koncepto de la regantoj. "Ne legu paroltekston" en la kunveno signifas oponon kontraŭ sensenca parolo kaj formalismo, ĝi celas forĵeti la superfluajn formalaĵojn, ke la parolantoj rekte tuŝu la temojn kaj povu kapti pli multajn kaj pli profundajn informojn dum la interagoj kaj interŝanĝoj kaj trovi solvon de la problemoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio