Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vojaĝo tra la insulo Taiwan
2013-02-28

de LI FEI

 

    Ek de julio de 2008, kiam Taiwan malfermis sin al la ĉeftero de Ĉinio, el kiu venis ĉiujare dek miloj da turistoj al la insulo Taiwan, inkl. de mi, kiu veturis al Taiwan en septembro de 2012, sekvante la vojaĝan grupon de Pekino.

 

    Ni elspezis nur 3 horojn por veturi de Pekino al Taiwan per aviadilo. Dum la flugado, iu sinjorino el Taiwan diris al mi, ke 8 tagoj ne sufiĉas por vojaĝi tra la tuta insulo Taiwan.

 


Arta prezentado ĉe la lago Riyuetan 
 
 

Bela pejzaĝo en la monto Ali
 
 

La pitoreskejo Sanxiantai en Taidong
 

 

    La grupo vizitis la urbojn, kiaj Taoyuan, Jiayi, Gaoxiong, Taidong, Hualian kaj Taibei; ni veturis al la lago Riyuetan, al la monto Ali, al la parko Taroko kaj al la Nacia Palaca Muzeo en Taibei. Ĉiutage ni elspezis duonan tagon sur la vojo, kaj poste kun hasteco rigardis la belajn pejzaĝojn.

 

    La monto Ali vualita de nuboj donis al mi tre profundan impreson per sia beleco eksterordinara. Teo-plukantaj virinoj en diverskoloraj vestoj faras plukadon sur la verda monto. Tio ŝajne estas viveca bildo! Iuj en la buso kantis ĉinan tradician kanton, kiu alte laŭdis la belecon de fraŭlinoj en la monto Ali. Fakte, ni estis en la bildo, ĉu ne?

 


En la trajno
 
 

Manĝaĵoj liveritaj en la fervoja stacidomo de Gaoxiong
 

 

    Ni vojaĝis en la trajno, kiu veturas ĉirkaŭ la insulo, ĝuante bongustajn manĝaĵojn. Post kiam la trajno pasis tra longa tunelo, aperis subite antaŭ niaj okuloj granda oceano! Jen la Pacifika Oceano! Ĉiuj en la grupo estis surprize impresitaj de la bela mara pejzaĝo, kaj pro tio ankaŭ la manĝaĵoj ŝajnis pli bonĝustaj por ni. Ankaŭ la pejzaĝoj en urboj de Taiwan profunde impresis nin, ekzample en la urbo Taibei imponas la Turo 101, la plej alta konstruo en la mondo, kaj sur la strato Zhongxiaodong senĉese kuradas la fluoj de motorcikloj; en la urbo Gaoxiong ĉarmas la metroa stacio Formosa Bulevardo, la dua bela metroa stacio en la mondo, kaj la aminda rivero vaste ŝatata de geamantoj. 

 


En nokta merkato
 
 

Masaĝo sur strato en nokta merkato
 
 

Specialaj fruktoj produktitaj en la urbo Taidong
 

 

    La popolanoj vivantaj en la urboj estas sinceraj kaj bonkoraj. Ekzemple, foje ni vojeraris en la urbo Gaoxiong, kies urbano gvidis nin al la ĝusta destino kaj samtempe konigis al ni ŝanĝiĝojn de la urbo en la pasintaj jaroj; ni demandis pri specialaj manĝaĵoj en Taibei, kies urbano dense skribis multajn nomojn de bongustaĵoj sur papero en la formato A 4. Certe, ni ne povis manĝis ĉion! 

 

    Nokta merkato estas poplulara en Taiwan, en ĉiuj kies grandaj urboj troviĝas kelkaj noktaj merkatoj. Vizitante la noktan merkaton, oni devas ĉiam sin teni en gustumado de bonĝustaj manĝaĵoj, ĉar la stomako certe estas plena baldaŭ post nelonge! Troviĝas en la nokta merkato ne nur manĝaĵoj, sed ankaŭ artaĵoj, vestoj kaj masaĝo sur strato! Kredeble, la nokta merkato prezentas la lokan kulturon de la insulo Taiwan.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio