Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis la informa centro de la sesioj de TPK kaj ĈPPIK en 2013
2013-02-28


Serĉas informojn la raportistoj en la ĉambro por telekomunika kaj reta servo de la informa centro. 

 

    La 26-an de februaro oficiale ekfunkciis la informa centro de la sesioj de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) en la jaro 2013 por akcepti ĉinajn kaj alilandajn raportistojn kaj liveri al ili labor-oportunigajn servojn en la Centro Media en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. La 1-a sesio de la 12-a TPK kaj tiu de la 12-a ĈPPIK inaŭguriĝos en Pekino respektive en la 5-a kaj la 3-a de marto.

 

    En la informa centro estas halo por gazetara konferenco, akceptejo por intervjuado, ĉambro por reta intervjuo, ĉambro por telekomunika kaj reta servo kaj ripozejo de raportistoj. Krome, por oportunigi la enretiĝon de raportistoj, oni ankaŭ realigis sendratan ret-provizion komplete en la publika areo de la informa centro.

 

    Samtempe, la informa centro aranĝis informejon de libroj, gazetoj, ĵurnaloj kaj aliaj dokumentoj en la unua etaĝo de la centro. Dum la sesioj de la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK, oni liveros 30 milojn da referencaj materialoj en 8 lingvoj, kun la temoj pri la ĉinaj politiko, komercio, kulturo, socio kaj tiel plu, por helpi la raportistojn, precipe la eksterlandajn, pli profunde koni la nunan Ĉinion.

 

    Nun jam malfermiĝis la retejo de la informa centro pri la 1-a sesio de la 12-a TPK (http://www.npc.gov.cn/pc/12_1) kaj la 1-a sesio de la 12-a ĈPPIK (http://www.cppcc.gov.cn) .

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio