Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinon atingis s-ro Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango de Ĉinio
2013-02-26


S-ro Lien Chan (la tria de maldekstre) kaj lia edzino (la dua de maldekstre) jam atingis la Ĉefurban Flughavenon de Pekino. 

 

    Vespere de la 24-a de februaro s-ro Lien Chan, honora prezidanto de Kuomintango de Ĉinio, atingis Pekinon kun sia grupo por fari viziton al la ĉeftero de Ĉinio.

 

    Antaŭ ol eniĝi en la aviadilon, s-ro Lien Chan akceptis intervjuon de amaskomunikiloj kaj diris, ke li ne venis al Pekino jam du jarojn, li volas pere de la ĉi-foja vizito eksplori ĉiuflankajn evoluojn de tiu ĉi urbo kaj intervidiĝi kun la amikoj malnovaj kaj novaj.

 

    S-ro Lien Chan esprimis, ke la ĉi-foja vizito bonŝance koincidas kun la tradicia Lanterna Festo de Ĉinio laŭ la ĉina luna kalendaro, do, lia vizito estas samtempe ĝuo de la festo kaj renkontiĝo de la amikoj. La interŝanĝoj inter la ĉeftero de Ĉinio kaj ĝia insulo Taiwan komenciĝis de la jaro 2005 kaj la jaro 2008, kiel du ŝlosilaj jaroj. La interŝanĝoj de la du flankoj en diversaj kampoj bone disvolviĝas al siaj ĝustaj orientoj, tio estas konata de ĉiuj. Sed restas ankoraŭ punktoj, kiuj devas esti plibonigataj kaj plifortigataj, tial li volas kapti la okazon interŝanĝi la opiniojn, retrorigardi la pasintecon kaj rigardi la estontecon kune kun la amikoj de diversaj rondoj sur la ĉeftero de Ĉinio. Pere de la ĉi-foja vizito, s-ro Lien Chan, akompanate de kelkaj amikoj el la insulo, celas pliigi la reciprokan interŝanĝon de la du flankoj de la Taiwan-a Markolo.

 

    La grupo kondukita de s-ro Lien Chan konsistas el pli ol 30 membroj, inkl. de personoj ne nur el la politika kaj komerca rondoj, sed ankaŭ tiuj en gravaj postenoj, ekzemple s-ro Lin Feng-Cheng kaj s-ro John Chiang, vicprezidantoj de Kuomintango de Ĉinio. Laŭ la plano, la grupo revenos al la insulo Taiwan de Ĉinio en la 27-a de februaro.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio