Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia unua Printempa Festo ĉe marbordo
2013-02-25

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 


Ĉe marbordo en Nandaihe 

 

La Printempan Feston de la jaro 2013 mi pasigis ĉe marbordo, en la sama gaja festa etoso kiel la antaŭa sed kun malsama mensa stato. Estas por mi la unua fojo veni en vintro al marbordo, de kie foren etendiĝas senlima maro, kiu ligiĝas kun la ĉielo en malproksimo.

 

    Kutime, mi pasigis la Printempan Feston kune kun la gepatroj kaj plie, vizitis templan foiron kune kun familianoj por ĝui la festan gajecon. Kaj poste mi restas ĉiam hejme por rigardi televidon, ludi kun komputilo kaj ĝui pli da dormo. Sed ĉi-jare post la vespermanĝo antaŭ la Printempa Festo kune kun la gepatroj, mi kaj mia edzino revenis al nia propra hejmo por prepari la pakaĵon. En la frua mateno de la unua tago de nia 7-taga feriado dum la Printempa Festo ni forlasis la urbon Pekino kaj vojaĝis rekte al Nandaihe ĝuste ĉe la bordo de la maro Bohai.

 

    Veturante de Pekino orienten je 257 kilometroj, oni atingas la menciitan lokon, en kiu ne funkcias peza industrio. La lokanoj vivas de fiŝkaptado kaj turismado. Sed en la lastaj jaroj, sekve de la rapida disvolviĝo de la tiea nemovebla industrio, diversformaj etaĝdomoj estis konstruitaj en tiu ĉi malgranda vilaĝo de fiŝistoj antaŭe kvieta sed nun al ĝi ne mankas vizitantoj eĉ en vintraj tagoj.

 

    La tiea vintro malsamas ol tiu en la urbo Pekino. Unue, kompare kun tiuj en Pekino, la tieaj sunaj lumoj estas multe pli frapaj; due, tie ĝisoste malvarmas, tamen por rigardi glacion en la maro, mi piediris laŭ la marbordo en ventumila formo, kaj kvankam mi min vestis dike, tamen la frosta vento penetris ĝis mia osto. Malgraŭ la terura malvarmo malfacile eltenebla, mi faris viziton al iuj vidindejoj en la loko.

 


La insulo Xianluo kvazaŭ giganta ŝipo
 

 

    La insulo Xianluo* estas simbola konstruaĵo de Nandaihe. La tieaj loĝantoj amasigis en maro ĉe la bordo artefaritan insulon, kiu areas je 10 mil kvadrataj metroj kaj distancas for de la marbordo je mil metroj. 

 

    En somero, oni povas atingi la insulon per kabla tramo laŭ la dudirektaj kablovojoj, kiuj kunligas la insulon kaj la kontinenton. Sur la movoplena insulo oni povas fari naĝadon, sunbanon kaj tiel plu. En la maro ĉirkaŭ la insulo troveblas diversaj amuzaj instalaĵoj por jaktado, surmara paraŝutado, surmara drivado kaj aliaj.

 


Dika glacia pecego ĉe marbordo

 

    En vintro senlima mara glacio anstataŭas la menciitan movoplenan scenon. Rigardante de malproksime, mi surprize trovis, ke efektive la insulo Xianluo similas al giganta ŝipo, kiu veturas al la profunda maro. Kaj la longaj kabloj kvazaŭ du dikaj ŝnuroj firme tenas ĝin kaj ne lasas ĝin iri foren. Marakvo ĉirkaŭ la giganta ŝipo glaciiĝis en dikajn pecegojn kaj iuj el ili tenas la formon de ondoj torentaj. La glaciaj pecegoj detenas la pasion de la marakvo kaj faras la ĉirkaŭaĵon kvieta, sed en tiu ĉi kvieteco sin kaŝas nedirebla skuo. Mi surretigis kelkajn fotojn pri la glaciiĝinta maro. Ilin rigardinte, retumanto d-ro Liu skribis kun admiro: "Nekredeble, la maro en vintro havas tiel mirindan forton. Kia skuo! Mi nepre kaptu ŝancon por vojaĝi al la maro en norda Ĉinio kaj spertu la skuon, kiun alportas la marglacio." 

 

    La maro en vespero havas apartan aspekton, kaj la suno subiranta aldonas kolorojn kaj gustojn al la maro.

 


Plaĝo en la suno subiranta 

 

    Mi grimpis sur feran breton, kiu etendiĝas profunden en la maron kaj sate fotadis tiun ĉi maron kvietan, buntan kaj imponan. 

 

    Ankaŭ mia edzino, kiu restas en nia aŭto, estis emociita de la maro glacia kaj skribis en sia blogo: sub la dika glacio estas plaĝo kaj marakvo. Nur tiam ili estas kovritaj de glacio. Mi ne scias pri kio pensas ŝaŭmo de ondoj en la lasta momento antaŭ ol sia glaciiĝo. Ĉu ĝi komprenas post longtempa pensado, ke baldaŭ, post kelkaj tagoj, kiam la tieaj glacio kaj neĝo degelos, la ŝaŭmo glaciiĝinta finfine revenos al la maro. Tiam ĉu ĝi ankoraŭ aŭdacos kuri sur la pinton de ondoj en la venonta vintro?

 


Fiŝboatoj sur glaciiĝinta maro
 

 

    Pasinte preter la ponto Yanghe, mi vidis du boatojn, kiuj estis fiksitaj en mara glacio. Najbare de la ponto estas vilaĝo de fiŝistoj. Antaŭ alveno de vintro, fiŝistoj kutime albordigas siajn boatojn. Sed kion volas la mastroj de tiuj du boatoj? Scivolemo igis min fari fotojn pri la du boatoj. Hazarde preterpasantaj fiŝistoj ĵetis al mi strangajn rigardojn. Eble, tio estas ofte vidata de ili, sed en miaj okuloj, ĉi tio estas aparta sceno en la vivo de fiŝistoj en vintro. 

 

    Sur glaciiĝinta maro staras kelkaj birdoj. En somero ili ofte venas al la loko, ĉar ĉi tie abundas fiŝoj kaj salikokoj. Kaj por kio nun? Ĉu iliaj malgrandaj ungoj povas elteni la malvarmon?

 


Marbirdoj sur glacio 

 

    Eble nur tiam, ili trovis sian realan paradizon sen ĝenado de multnombraj turistoj kaj veturiloj! 

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

   - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    * La insulo Xianluo: Xianluo signifas en Esperanto feinon Spiralforma Konkulo. Legendo diras, ke antaŭe en tiu ĉi marareo vivis la feino Spiralforma Konkulo, filino de la reĝo de la mara drako. Ŝi ŝtele venis al la homa mondo, enamiĝis al juna fiŝisto kaj edziniĝis al li. Poste tiu ĉi bela kaj afabla feino ofte helpis per sia magia maniero la tieajn fiŝistojn en fiŝkaptado sur maro, precipe kiam furiozis ventego kaj ondegoj. Por ŝin danki, la tieaj fiŝistoj konstruis statuon kun la alteco de 4 metroj, kaj pri ĝi ili kultis antaŭ ol veturi al la maro por fiŝkaptado. Nuntempe, la statuo estis translokita sur la insulon, kaj la lasta portas la saman nomon de la feino.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio