Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tradicia ludo por tradicia festo
2013-02-25


Jia Tiancang en ludado 

 

    La 24a de februaro, la 15a tago de la unua monato de la serpenta jaro laŭ la ĉina luna kalendaro, estas la Lanterna Festo. S-ro Jia Tiancang estis heredanto de fajrometeoro, kombinaĵo de akrobataĵo kaj ĉina tradicia luktarto en Taiyuan, ĉefurbo de la provinco Shanxi en norda Ĉinio. Svingante ŝnuron kun brulanta lignokarbo ĉe du finoj Jia piediris aŭ staris en la mezo de la scenejo. Fajreroj forflugis en ĉiuj direktoj, kvazaŭ ludanto staris en la fajra mezo. La prezentado donis al la spektantoj la iluzion, ke dancas miloj da drakoj.

 

    La ludo kun pli-ol-centjara historio estis enmetita en la liston de la ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo en junio de 2008.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio