Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio faros regulan protekton de fiŝresursoj kaj fiŝkaptado en la marareo Nansha
2013-02-25


Ekveturis la ĉina ŝipo por protekto de fiŝresursoj kaj fiŝkaptado en aprilo de 2012. 

 

    La 24-an de februaro informis la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio, ke la lando faros ĉi-jare regulan protekton de fiŝresursoj kaj fiŝkaptado en la marareo Nansha por la intereso kaj la rajto de la ĉinaj fiŝistoj.

 

    Laŭ informo, la protekto de fiŝresursoj kaj fiŝkaptado emfazas pri la gardado de la insulo Huangyan kaj la rifo Meiji, pri la kontrolado de la marareo Xisha kaj la golfo Beibu, kaj pri la regula fiŝkapta protekto en la marareo Nansha, kiu estos la plej grava parto de la tuta laboro.

 

    En la pasinta jaro, pro protekado kaj kontrolado de fiŝresursoj kaj fiŝkaptado fare de la ĉina registaro, neniu ĉina fiŝkapta ŝipo estis kontraŭleĝe kaptita de alia lando.

 

    Ĉinio havos pli fortan administradon super fiŝresursoj kaj fiŝkaptado post kiam pliboniĝos la konstruo de ekipaĵoj kaj personaro. En la kuranta jaro Ĉinio faros regulan protekton de fiŝresursoj kaj fiŝkaptado en la marareo Nansha por la intereso kaj la rajto de la ĉinaj fiŝistoj.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio