Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
101-jara aĝulo metis la finan punkton de sia kurado post la hongkonga maratono
2013-02-25


Fauja Singh (la dua maldekstre en la unua vico) kaj liaj amikoj en la konkurso

 

    Matene de la 24-a de februaro estis komencita la ĉiujara Internacia Maratono en Hongkongo de Ĉinio. Liang Zhenying, la plej alta administra oficisto de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono de Ĉinio, prezidis la startan ceremonion. 72 mil homoj partoprenis en la ĉi-foja maratono, kaj tiu ĉi nombro estas pli granda ol tiu en la pasintaj jaroj.

 

    La tuta distanco de la hongkonga maratono estas 42,195 kilometroj. La ĉampionecoj de la vira kaj virina grupoj en la ĉi-foja maratono estis gajnitaj de kenjaj gekurantoj. La vira ĉampiono akiri sian unuan lokon per 2 horoj 14 minutoj kaj 18 sekundoj, kaj la virina per 2 horoj 30 minutoj kaj 49 sekundoj.

 

    Inter la partoprenantoj estis hind-devena brito Fauja Singh, kiu aĝas 101 jarojn. Li estas la plej maljuna partoprenanto en la ĉi-foja maratono kaj la plej aĝa profesia sportisto de tiu ĉi longdistanca kurado en la mondo. Li dufoje servis kiel olimpika torĉportisto, por la Atenaj Olimpikoj en la jaro 2004 kaj por la Londonaj Olimpikoj en la jaro 2012. Li estis kamparano en Hindio antaŭ sia enmigrinto al Brito kaj komencis sian maratonan kuradon en la aĝo de 89 jaroj. Ĝis nun li jam sukcese partoprenis en 9 tutdistancaj konkursoj. Lia plej bona atingo estas 5 horoj 40 minutoj kaj 4 sekundoj gajnita en Toronto, urbo de Kanado. Li finis la kuradon kun la distanco longa de 10 kilometroj en 1 horo 32 minutoj kaj 28 sekundoj, ĉi atingo estas pli bona ol tiu en la pasinta jaro, kaj li ne plu partoprenos en la konkurso post la ĉi-foja maratono.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio