Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto-kunsido de la Konstanta Komitato de la 11a TPK
2013-02-19


La kunsidon tenas Wu Bangguo (la unua de maldekstre), prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK. 

 

    La 18an de februaro en Pekino okazis la 96a prezidanto-kunsido de la Konstanta Komitato de la 11a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK). S-ro Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, prezidis en la kunsido. Dume oni decidis, ke la 31a sesio de la 11a TPK okazu inter la 25a kaj la 27a de februaro.

 

    La ĉefa tasko de la 31a sesio estas preparo por la baldaŭ venonta unua sesio de la 12a TPK.

 

    La prezidanto-kunsido proponis la tagordojn de la 31a sesio de la 11a TPK, ke la sesio ekzamenos la raporton pri la laboro farita de la Konstanta Komitato de TPK, aŭskultos la elektadon de ĝia deputitaro por la 12a TPK faritan de la kancelario de la Konstanta Komitato de TPK, ekzamenos la raporton pri la kvalifiko de la deputitaro por la 12a TPK faritan de la kvalifik-komitato sub la Konstanta Komitato de la 11a TPK, ekzamenos la projekton de la tagordoj, la projekton de la nomlisto de la prezidio kaj la ĝenerala sekretario, kaj la projekton de la observantaro-nomlisto por la unua sesio de la 12a TPK.

 

    La sesio ekzamenos ankaŭ la raporton pri la ĉeesto de Wu Bangguo al la 21a jarkunveno en la Azia-pacifika Parlament-forumo kaj lia vizito al Mongolio, la raporton pri la kvalifiko de kelkaj deputitoj faritan de la kvalifik-komitato sub la Konstanta Komitato de TPK, kaj la kazojn de enoficigo kaj deoficigo de kelkaj ĝiaj membroj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio