Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Mi ne estas fremdlandano, sed Zhenjiang-urbano"
2013-02-19

Teksto de HUA LEI kaj fotoj de DING WEIMIN

 

    S-ro Michel Fontaine, naskita en Bourg-en-Bresse de la regiono Rhône-Alpes en la sudorienta parto de Francio, konatiĝis kun ĉina esperantistino Shi Xueqin, kies Esperanta nomo estas Neĝeta, antaŭ la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino en la jaro 2004. Poste, ili enamiĝis unu al la alia kaj geedziĝis en la jaro 2007.

 


Michel Fontaine 
 

 

    Post la geedziĝo s-ro Michel Fontaine enloĝiĝis en Zhenjiang, urbon de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, kie vivas Shi Xueqin. Komence s-ro Michel Fontaine sciis apenaŭ tiun ĉi urbon. Kaj iom post iom li ĝin ekamis profunde. Nun, li ĝin nomas "mia urbo". 

 

    Dank' al Esperanto ili geedziĝis

 

    S-ino Shi Xueqin komencis lerni Esperanton en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. En la jaro 1991 ŝi perfektigis nian lingvon en E-kurso en Pekino dum 10 monatoj. Pro siaj pasio al Esperanto kaj diligenteco en la lernado, ŝi rapide progresis kaj multe altigis sian lingvan nivelon. Dank' al tio, ŝi fariĝis instruistino de la Esperanta kurso de la elementa lernejo de Baotalu en la urbo Zhenjiang.

 

    En la jaro 2004 okazis en Pekino la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, en kiu partoprenis pli ol 2 mil kongresanoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj de la mondo. La kongreso bezonis grandan nombron da volontuloj, al tio sin anoncis Shi Xueqin. Dum la preparo de la kongreso, ŝi partoprenis en la laboro: respondi per Skajpo diversajn demandojn de la kongresanoj. Kiam ŝi unuafoje surretiĝis per Skajpo, ŝin salutis multaj samideanoj, el kiuj estis s-ro Michel Fontaine el Francio. Li rakontis al ŝi sian pasintaĵon en Prago kaj parolis al ŝi pri la Esperantaj kantoj, kiujn li ŝatas. Ili interparolis kun ĝojo en akordo.

 

    Iom post iom Michel Fontaine kaj Shi Xueqin sentis, ke la babilado per Skajpo estas granda plezuro kaj poste fariĝis ia sopiro por ili ambaŭ.

 

    Antaŭ ol emeritiĝo, s-ro Michel Fontaine funkciis kiel estro de la profesia liceo por malfacilaj geknaboj en la urbo Bourg en Bresse. Pro amo al infanoj kaj al edukaj aferoj, estas inter ili multaj komunaj paroltemoj kaj opinioj tre similaj pri samaj aferoj. Je tio, ili komprenis, ke la amikeco inter ili jam superis tiun inter ordinaraj amikoj.

 

    S-ro Michel Fontaine kvankam ne sin anoncis al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, tamen li venis al Pekino por la kongreso. Li diris, ke li povas rekoni ŝin laŭ ŝia voĉo kvankam antaŭ tio ili neniam vidiĝis unu kun la alia. Dum la kongresa semajno Shi Xueqin laboris tage por la kongreso kaj post la laboro ŝi akompanis s-ron Michel Fontaine al malgranda restoracio apud la kongresejo por babili kaj manĝi ion.

 


La geedzoj amantaj unu la alian
 

 

    Pri ilia amo s-ino Shi Xueqin havis sian propran maltrankvilecon: s-ro Michel Fontaine estas fremdlandano kun vivkutimo kaj kultura fono tute malsamaj ol la ŝiaj, kaj krome li estas multe pli aĝa ol ŝi. Kaj ŝi iam estis vundita pro malsukcesa geedzeco. Pro tio, ŝi estis tre hezitema, vizaĝe al s-ro Michel Fontaine. Dank' al la persvado de siaj amikoj kaj la subteno de siaj familianoj, ŝi fine decidis akcepti la amon de tiu ĉi franco. Sed ŝi diris al li, ke ŝi ne volus vivi en Francio post la geedziĝo. Do, s-ro Michel Fontaine, kiu profunde dronis en la amo, venis al Zhenjiang de Ĉinio en februaro de 2005, kaj pasigis tie sian unuan ĉinan Novjaron -- la Printempan Feston. 

 

    Eniro en la vivon de Zhenjiang-anoj

 

    S-ro Michel Fontaine venis de Francio al la urbo Zhenjiang pro tio, ke lia ĉina edzino vivas tie. Enloĝiĝinte en tiun ĉi urbon, li profunde amas ĝin.

 


Birdrigardo al la malnova urbokvartalo
 

 

    Post la geedziĝo en la jaro 2007, s-ro Michel Fontaine fikse sin instalas en la urbo Zhenjiang. Escepte en varma somero kaj dum feriaj tagoj de Kristnasko li reiras al Francio, en aliaj tegoj de la jaro li restas ĉiam en Zhenjiang, kiun li nomas "mia urbo". La hejmo de la paro situas en la strato Baotalu ĉe la limo inter la nova urbokvartalo kaj la malnova urbokvartalo. S-ro Michel Fontaine amas sian hejmon kaj ŝatas birdrigardi de sur supra etaĝo de la domo la domojn en la malnovaj loĝkvartaloj. Li diris, ke li ŝatas tiujn, kiuj portas la trajtojn de la ĉina tradicio. 

 


Babilado inter la malnovaj amikoj
 

 

    Krom senpage instrui la francan lingvon kaj Esperanton ĉiutage pere de interreto, s-ro Michel Fontaine preferas promeni surstrate. Gaja kaj vigla, li ĉiam kun rideto salutas ĉiun renkontiton konatan aŭ nekonatan per la ĉina lingvo. Kaj ĝuste pro tio, li konatiĝis kun multaj loĝantoj de la malnova urbokvartalo. Najbare de ilia loĝejo funkcias budo por ripari biciklojn, kies mastro ĉiam salutas s-ron Michel Fontaine je la unua vido de malproksime: "Bonvenon, mia malnova amiko!" kaj tion sekvas la salutprocedo apartenanta al ili ambaŭ: la mastro de la budo stariĝas, tiras supren sian manikon por vidigi sian pojnon, ke s-ro Michel Fontaine "manpremu" kun li. La manoj de la mastro estas plenaj de maŝin-oleo dum riparado de bicikloj kaj la purigado de ili estas komplika afero, do ili kreis tiun ĉi manieron por reciproki la saluton; kaj iu purigisto por la publika medio en la loĝkvartalo, kie loĝas la geedzoj, nepre demetas siajn gantojn por solene saluti al s-ro Michel Fontaine per varma manpremado je la renkontiĝo surstrate. Foje kaj foje oni trovas, ke s-ro Michel Fontaine interparolas kun iu alia per larĝaj gestoj kaj troigitaj mienoj pro lingvobaro. Kvankam li scias nur tre malmulte da ĉinaj vortoj, tamen la lingvobaro ne povas malhelpi lin en interŝanĝo kun Zhenjiang-anoj. 

 


Kune kun vesto-modeloj
 

 

    Najbare de ilia loĝejo funkcias vesto-vendejo, antaŭ ties pordo estas metitaj modeloj, pri tio li estas scivolema. Li diris, ke li neniam vidis la similan aranĝon. Ĉiu-foje kiam li venas al la loko, li kvazaŭ inspektanto alpaŝas kaj manpremas kun ĉiuj modeloj. 

 

    S-ro Michel Fontaine havas apartan ŝaton al la mil-jara pramejo Xijin bone konservata. Tie la lokaj tradiciaj folkloroj, nove riparitaj konstruaĵoj laŭ la antikva stilo, malgrandaj budoj por kukoj en loka gusto kaj tiel plu lin forte interesas. S-ino Shi Xueqin konigis, ke ĉiu-foje kiam ili hejmen revenas aŭ de Francio aŭ de aliaj lokoj post turismado, li ĉiam laŭte diras kun emocio: "Ah, mia urbo, mi revenas! "

 

    S-ro Michel Fontaine amas la urbon Zhenjiang, sed foje li parolas ankaŭ pri ĝiaj malbonaj fenomenoj. Li ne povas toleri la jenajn du aferojn, t. e. la loka trafiko -- li opinias, ke oni devas redoni la trotuaron al la pasantoj; la alia -- la publika hiegeno: Iuj lokanoj laŭvole forĵetas sentaŭgaĵojn al la tero, tio malĝojigas lin. Sed li, same kiel multaj aliaj Zhenjiang-anoj, mem kritikas tiujn malbonaĵoj, sed ne ĝojas, kiam alilokanoj tion faras.

 

    Kolizio de la kulturoj orienta kaj okcidenta

 


 "Bongustas la ĵus elbakitaj kukoj! "
 

 

    Pro malsamaj vivkutimoj kaj diferenca fono de la kulturoj orienta kaj okcidenta, kelkfoje ankaŭ ili ne komprenis unu la alian en la ĉiutaga vivo. S-ino Shi Xueqin malkovris, ke ŝia franca edzo plendis al ŝi post sia unua matenmanĝo en Ĉinio: "Ĉu vi scias, ke eĉ mankas kafo al mia matenmanĝo." Ŝi respondis al la edzo, ke ĉinoj trikas plejparte teon, sed tre malofte kafon. Kaj li daŭrigis: "Mi prenas ankaŭ teon, sed ĝi estas varma kaj eĉ sen sukero." 

 


Feliĉan vivon al la esperantisto-geedzoj!
 

 

    Nuntempe, ili prenas okcidentan matenmanĝon el kafo, kukoj kaj fruktoj, ĉinan tagmanĝon el pladoj kaj supo. Kaj s-ro Michel Fontaine mem preparas la vespermanĝon el legom-supo kaj ov-kuko. Sed post ĉiu manĝo li nepre elprenas sian trezoran skatolon por bombonoj kaj manĝas kelkajn pecojn. 

 

    S-ino Shi Xueqin kutimas kolekti objektojn, dum s-ro Michel Fontaine -- forigi neutilajn aĵojn. Laŭ li, tiuj kiujn oni ne uzas dum 2 jaroj devas esti forĵetitaj. Pro tio, li humure nomas sian edzinon per la aminda kromnomo "museto", ĉar tiu ĉi besto ŝatas kaŝi aĵojn.

 

    Pro la profunda amo inter la geedzoj kaj ankaŭ pro la tolerema sinteno, ili ĝuas ĝojon kaj feliĉon en kolizio de la kulturoj orienta kaj okcidenta. Ni kore deziras al tiu ĉi franca Zhejiang-ano gajan vivon en lia urbo ĉina kaj al ĉi tiuj esperantisto-geedzoj plenan feliĉon en la estonta vivo!

 

Redaktoro : Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio