Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yao Ming titolita kiel amika sendito de Houston
2013-02-17


Kunfotiĝas s-ino Annise Danette Parker (maldekstre de la antaŭa vico), s-ino Xu Erwen (dekstre de la antaŭa vico), Yao Ming (trie de maldekstre en la malantaŭa vico) kaj gepatroj de Yao Ming (la unua kaj la dua de maldekstre en la malantaŭa vico). 

 

    La 15an de februaro Yao Ming, eksa centrulo el la basketbala teamo Houston Rockets kaj renoma basketbalisto, estis titolita kiel amika sendito de la urbo Houston de Usono, por honorigi lin fari elstaran kontribuon por la urbo Houston kaj kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Usono en lia servoperiodo al Houston Rockets.

 

    En la titolo-dona ceremonio samtage s-ino Annise Danette Parker, urbestro de Houston, alte taksis lian kontribuon por la teamo Houston Rockets kaj por la urbo. Ŝi diris, ke en la jaro 2003 Yao fariĝis profesia sportisto de Houston Rockets kaj partoprenis ok fojojn en la sportkonkurso All Star, en kiuj li akiris eksterordinaran sukceson; kaj li ankaŭ akcelis kumunikadon inter la urbo kaj la internacia komunumo.

 

    Estiĝo de Yao ankaŭ riĉigis la urbon Houston, kaj la urbo dankis Yao pro lia kontribuo altigi la urban kulturon. Parker donacis al Yao urbo-ŝlosilon, dezirante, ke ĝi povu malfermi pordon de ŝanco kaj striktigi interŝanĝon de la urbo kaj Ĉinio.

 

    Yao esprimis dankon al la titolo kaj diris, ke li prizorgos la titolon por plue fari sian kontribuon al kulturaj interŝanĝoj inter Houston kaj ĉinaj urboj kaj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    S-ino Xu Erwen, ĝenerala konsulo de Ĉinio al Houston, kaj gepatroj de Yao kune atestis la momenton.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio