Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Al Pekino revenos la Galerioj Lafayette de Parizo
2013-02-06

de ZHANG SHUANG

 


Desegno pri la ekstero de la Galerioj Lafayette en Pekino 
 

S-ro Laurent Chemla, la unua plenuma direktoro de la Pekina Kompanio Limigita sub la Galerioj Lafayette de Parizo
 

 

    En la unua de septembro, 2013, estos malfermita ĉe la komerca strato Xidan de Pekino la ĉina magazeno de la Galerioj Lafayette de Parizo, kiu vendas ĉefe altgradajn komercaĵojn. Tiun ĉi teamon gvidas s-ro Laurent Chemla, ĝenerala direktoro de la Galerioj Lafayette en la Azi-Pacifika Regiono. La teamo konsistas el junaj kapablaj fakuloj, kiuj venis el Ĉinio kaj aliaj lokoj de Azio. Ili devas havi ne nur bonan scion pri la pekina merkato, sed ankaŭ tre penetran komprenon pri la internaciaj modaj tendencoj kaj eksterordinaran pensan kapablon pri la novigo. 

 

    En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la Galerioj Lafayette malfermis sian ĉinan vendejon ĉe la komerca strato Wangfujing de Pekino, sed bedaŭrinde, ĝi estis fermita post malpli-ol-unu-jara funkcio. Sed, ĉi-foje la Galerioj Lafayette revenos al Pekino kun granda memfido, kaj la re-malfermiĝo de ties nova vendejo ĉe la komerca strato Xidan en Pekino estos nur la debuto de la nova kariero de la Galerioj Lafayette en Ĉinio. Laŭ informo, en la venontaj 5 jaroj ili malfermos 16 vendejojn en Ĉinio.

 

    Hieraŭa malsukceso

 

    En la jaro 1997, la Galerioj Lafayette venis al Pekino por la unua fojo, kaj lokis sian ĉinan vendejon en flanka strato de Wangfujing. Post malpli ol unu jaro, ĝi devige sin fermis pro la morna komercado, kaj de tiam la Galerioj Lafayette ne plu eniris en la azian merkaton.

 


La fasado de la Galerioj Lafayette ĉe la komerca strato Xidan
 

 

    Yang Min, esploristo el la esplora centro pri luksaĵoj sub la Universitato de Internaciaj Negoco kaj Ekonomio, faris analizon pri la malsukceso de la Galerioj Lafayette antaŭ 16 jaroj: Tiutempe, la ĉina merkato estis ĵus malfermita al la internaciaj markoj, kaj ties potenciala klientaro estis ankoraŭ tre limigita. Tiam, Ĉinio praktikis la politikon pri reformado kaj pordo-malfermo apenaŭ 20 jarojn kaj la ĉina ekonomio entute disvolviĝis kun granda rapideco. Antaŭ la Galerioj Lafayette, Cartier, Chanel, Gucci kaj aliaj fremdlandaj markoj jam eniris en la merkaton sur la ĉeftero de Ĉinio. Sed en tiu ĉi periodo tiuj grandaj luksaj markoj ankoraŭ ne povis esti akceptitaj de ĉinaj konsumantoj.

 

    S-ro Laurent Chemla, la unua plenuma direktoro de la Pekina Kompanio Limigita sub la Galerioj Lafayette de Parizo, rememoris, ke antaŭ 14 jaroj, kiam li staris ĉe la strato Xidan por preni fotojn pri vestoj portataj de ĉinaj popolanoj, li tre bedaŭris, ke tre malmultis tie modaj homoj laŭ lia normo.

 

    La erara prognozo de la Galerioj Lafayette pri la konsuma povo por luksaĵoj en la ĉina merkato kondukis ĝian unuan vendejon al la malsukceso en la jaro 1997. Eĉ ĝis la malfrua periodo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la ĉinaj konsumantoj ne havis sufiĉe da elspeza kapablo kaj intereso por luksaĵoj liveritaj de la Galerioj Lafayette. Kaj la plej granda parto da ĉinaj konsumantoj estis ankoraŭ nekleraj en konsumado por altgradaj luksaĵoj.

 

    Laŭ konigo de Yang Min, krom tio, la entrepreno de la Galerioj Lafayette en Pekino estis limigita de la tiama politiko praktikata de Ĉinio: fremdaj detalistoj ne rajtas funkciigi vendejon per sia propra mono sur la kontinento de Ĉinio. Kaj la Galerioj Lafayette devige kunlaboris kun loka kompanio kiel partnero, sed la lasta havis neniun sperton en la operacio de magazeno.

 

    Por reveni al Pekino la Galerioj Lafayette asociiĝis kun la hongkonga grupo I.T

 

    S-ro Laurent Chemla diris, ke la ŝanco venas. Li opinias, ke en Pekino la senprecedence enorma konsumantaro ekhavas nekredeble grandajn dezirojn al la modo, dezajno kaj vivstilo.

 

    Laŭ konigo de Yang Min, estas mirinda la penetrado de la famaj internaciaj markoj de altgradaj luksaĵoj en konsumantojn de Ĉinio dum la pasintaj jaroj, kaj nun la ĉina merkato jam povas akcepti altklasajn modajn komercaĵojn.

 

    Pekino estas la plej granda urbo de Ĉinio en konsumado de altgradaj luksaĵoj. En tiu ĉi urbo funkcias nun pli maturaj kaj pli prosperaj kvartaloj por altklasaj komercaĵoj, kiaj la Monda Komerca Kvartalo Guomao, la Lufthansa Komerca Kvartalo de Sanyuanqiao, la Komerca Centro Wangfujing, la Komerca Strato Xidan kaj aliaj komercaj kvartaloj. Ilin flekventas la klientoj je pli ol 300 mil hom/fojoj ĉiutage.

 


En la ceremonio de la asociiĝo de la Galerioj Lafayette kaj la hongkonga grupo I.T
 

 

    Yang Min konigis, ke malsame ol la antaŭa fojo, ĉi-foje la Galerioj Lafayette, sen limigo de la politikoj fare de Ĉinio, malfermos la magazenon en Pekino per sia propra investo. Por redukti la riskon en la ĉina merkato, la Galerioj Lafayette prenos kiel sian partneron la hongkongan grupon I.T, kiu bone scias la ĉinan merkaton.

 

    Origine, la grupo I.T estis fondita en Hongkongo en la jaro 1988 far de grupo da viglaj junuloj, kiuj amas la modon. Kaj nun la grupo I.T jam fariĝis unu el la plej grandaj komercaj vendejoj podetalaj por modaj markoj en Hongkongo kaj la subaj butikoj ŝatataj de multaj famaj steloj kaj sekvantoj al la modo. Antaŭ 10 jaroj la grupo I.T jam eniris en la merkaton sur la ĉeftero de Ĉinio, kaj kaptis tieajn konsumantojn. Per siaj avantaĝoj en kaj spertoj el la ĉina merkato, la grupo I.T gajnis la konfidon de la Galerioj Lafayette, kiuj asociiĝis kun ĝi kiel "partnero kun riĉaj spertoj en la merkato de Pekino", kaj ankaŭ la grupo I.T deziras profiti de tiu ĉi okazo por lerni la spertojn de la Galerioj Lafayette en administrado de granda sinteza magazeno.

 

    La celo de la Galerioj Lafayette en Ĉinio

 

    S-ro Laurent Chemla informis, ke ĉi-foje la Galerioj Lafayette ne celas fari la plej grandan kaj la plej luksan magazenon en Pekino, sed starigi amikajn rilatojn kun klientoj en Ĉinio kaj senĉese alporti al ili surprizojn de la vivo kaj spertojn en la aĉetado de altklasaj komercaĵoj kun la plej freŝaj modaj tendencoj de la tuta mondo.

 

    S-ro Laurent Chemla diris, ke en la magazeno de la Galerioj Lafayette en Pekino estos ne nur vendejoj por fiksaj markoj, sed ankaŭ areoj por variaj multi-markoj en diversaj prezoj. Kiel ajn, la Galerioj Lafayette ĉiam celas al la modo. Tamen, la modo estas ĉiam multe pli supera ol la tiel nomata lukso kaj ol la dezajnistaro. La Galerioj Lafayette kredas, ke la modo estas plej freŝa kaj plena de viveco. La teamanoj de la Galerioj Lafayette ludos la rolon similan al redaktoroj de la modo. Kaj la misio de la Galerioj Lafayette estas elekti tra la mondo kaj rekomendi al siaj klientoj la plej freŝajn modajn tendencojn, la plej novajn markojn kaj produktojn, kaj ankaŭ la plej freŝajn konceptojn pri manĝado, la spertojn en kaj aktivadojn por aĉetado.

 

    S-ro Laurent Chemla malkaŝis, ke en la magazeno de la Galerioj Lafayette en Pekino estos speciala areo "Labo de Ĉinio" dediĉita al la prezentado kaj vendado de produktaĵoj kun ĉinaj markoj. Tio estas la tradicio de la Galerioj Lafayette de Parizo. En Francio multaj nekonataj dezajnistoj komencis sian profesian karieron per malfermo de butiko en la magazeno de la Galerioj Lafayette. La areo "Labo de Ĉinio" ne estas bonfarejo por subteni novulojn. La produktaĵoj kun ĉinaj markoj, kiuj aperos en la areo "Labo de Ĉinio", estos strikte elektitaj de la Galerioj Lafayette laŭ la normoj de la internaciaj dezajnaj markoj.

 

    S-ro Laurent Chemla diris ankaŭ, ke al junuloj, kiuj kutime konsumas en la komerca strato Xidan hodiaŭ, eble venos spontane la bezono por pli altgradaj produktoj tri jarojn poste. "Fakte, ni esperas, ke ĉi tiuj ŝanĝiĝoj aperos plej baldaŭ."

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio