Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jaro 2012: Niaj atingoj kaj malsukcesoj
2013-02-01

    Inter la "Rondaj Tabloj" de La Ondo de Esperanto la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni invitis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: "Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2012 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?"

 

    El la 17 invititoj respondis (same kiel pasint-jare) 13 personoj; 11 viroj kaj du virinoj; sep eŭropanoj, du azianoj, kvar amerikanoj. Inter la respondintoj estas (eks)gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezidantoj de landaj asocioj de UEA.

 

    Kielklarigite en la pasinta jaro, ĉiu el la partoprenantoj de la "Ronda Tablo" havas sian propran imagon kaj sian propran stilon, kiuj ne povas plaĉi al ĉiu. Sed Esperantujo estas tia, kia ĝi estas, kaj la respondoj aperas tiaj, kiaj ili estas – sen cenzuro kaj kombo.

 

    Grigory Arosev

 

    Ruslando

 

    Prezidanto de Rusia Esperantista Unio

 

    La plej grava evento, kiu okazis en la jaro de la 125-jariĝo de Esperanto, por mi estis aldono de Esperanto kiel plia traduklingvo ĉe la servo Google Translate. Mi opinias, ke tio estas multe pli signifa agnosko de la valoro de Esperanto, ol multo alia. En Rusio sukcese okazis du KER-ekzamenoj kaj krome la 26an de julio en unu el rusiaj ŝtataj televidkanaloj estis menciita jubileo de Esperanto. Specife "nia" ĝojo estis venko de nia samlandano en poezia branĉo de la Belartaj konkursoj de UEA. Plia ĝojo, liveriĝinta jam en 2013, estis tamena atingo de la magia nombro 5000 – kvanto de la UEA-membroj.

 

    Bedaŭrinde la jaro ankaŭ estis markita per kelkaj tre doloraj forpasoj en nialanda movado. Kelkaj el la forpasintoj estis gravegaj por la movado, kaj ilia manko sentiĝos ankoraŭ longan tempon.

 

    Peter Balá ž

 

    Slovakio

 

    Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto

 

    Mi dividos mian respondon samkiel antaŭ unu jaro al "internaj" mal/sukcesoj kiuj rilatas min kaj mian agadon, kaj "eksteraj" kiujn mi povis observi.

 

    Internaj sukcesoj: okazigo de SES 2012 kun 250 partoprenintoj – je 60 homoj pli ol dum la antaŭa jaro!; okazigo de KAEST 2012 kunlabore kun kaj subtene de Wikimedia Slovakio; uzantaro-kresko ĉe la retejo slovake.eu; akcepto de tri novaj EU-projektoj, en kiuj E@I partneros; lanĉo de la reta PIV; reeldono de Detala Gramatiko de Esperanto, Komputeko, DVD Esperanto elektronike kaj eldono de DVD kun eksterreta versio de la tuta Vikipedio en Esperanto; eldono de Historio de UEA de Ziko van Dijk; EEU-kongreso en Galway kun vasta amaskomunikila informado pri Esperanto en Irlando.

 

    Internaj malsukcesoj: prokrasto de lanĉo de aktuale.info; malrapida kolektado de financa subteno por ESF-kampanjo; daŭre relative malmultaj E@I-aktivuloj ekster Eŭropo, ekzemple, en Azio.

 

    Eksteraj sukcesoj: JES-4 en Naumburg (vere profesie realigita); daŭra kresko de Muzaiko; funkciado de Libera Folio; daŭrigo de Interlingvistikaj Studoj en Poznań; kreado de la Strategia Plano de UEA fare de la Strategia komisiono.

 

    Eksteraj malsukcesoj: daŭra stagnado de la tradicia movado, neemo (aŭ nekapablo?) moderniĝi; sorto de la projekto kaj misfunkciado de la retejo Pasportaservo.org.

 

    Renato Corsetti

 

    Italio

 

    Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

 

    Plej pozitivaj: la disvastigo de Esperanto en Indonezio; la pliaj progresoj de la Ĉina Radio pri radiaj kaj televidaj elsendoj; la Kongreso en Hanojo, kiu metis la mondan esperantistaron en komuniko kun la vjetnama; la nova versio de la reta kurso de Carlos Pereira; la relanĉo de nova versio de "lernu"; la multaj agadoj faritaj de esperantistoj tra la mondo por la Jaro 125a de Esperanto.

 

    Plej negativaj: la paroladoj en la komitata kaj en aliaj listoj pri la venontaj elektoj en UEA; la nekapablo de UEA meti sin konvinke je la antaŭfronto de la disvastigado de Esperanto; la disvastigo de la uzo de Fejsbuko, kiu ja permesas multe pli vastan komunikadon, kvankam la ecoj de la rimedo mem ŝajnas puŝi al supraĵaj kaj banalaj komunikoj kaj diskutoj; la rezigno de la estraroj de kelkaj landaj asocioj disvastigi Esperanton en sia lando.

 

 

    Probal Dasgupta

 

    Barato

 

    Prezidanto de UEA

 

    Zenitaj: la februara lanĉo de Esperanto kiel la 64a traduka lingvo ĉe Google; la plue kaj senbrue sukcesaj numeroj de Kontakto sub la redakto de Rogener; la plua furorado de Muzaiko; la taŭge lanta kaj singarda antaŭeniro de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj; la akcepto de nova elekto-regularo fare de la Komitato de UEA en Hanojo; la ekspozicio de la Bavara Ŝtata Biblioteko pri Volapük kaj Esperanto.

 

    Nadira: la malsukceso de la estraro kaj administracio de UEA pretliveri novan retpaĝaron kiel promesite al la membraro. Mia hazardida koneto de latineroj limigas min al Mea maxima culpa; tial mi min detenas de kolektiva sinkulpigo kaj restas ĉe individua pardonpetado.

 

    Nekneka: la fakto, ke multaj el ni, aŭdante pri la ekzisto de persono nomata Nadira, nepre supozus ŝin alloga junulino, dum ni neniel reagus, se ni aŭdus pri la ekzisto de persono nomata Zenita. Ĉu konkludi, ke la paneoj estas pli allogaj ol la trafoj? Ha ne, ni konkludu, ke la homoj estas ŝovinisme kontraŭjapanaj en sia pensmaniero, ĉar vidu, evidente la nomon Zenita nepre portus japana junulino, kies gepatroj kutimas... zeni siajn infanojn! (Mi vetas, ke tuj tri esperantistaj paroj emfaze nejapanaj baptos siajn infanojn Zenita por spiti min. Nia popolo tre zorgas pri simboloj.)

 

 

    Dennis Keefe

 

    Usono / Ĉinio

 

    Iniciatoro de Esperanto-Insulo kaj de Universitato de Esperanto

 

    Eble oni povas rigardi la sukcesojn tra du lensoj: tiuj kiuj ekis ĉi-jare; kaj tiuj kiuj estiĝis antaŭe sed daŭre bone funkciadas. Vera sukceso estas kutime longdaŭra.

 

    Kio bona naskiĝis en 2012? Multo, sed mi parolos pri nur unu: la ekapero de Guglo kun Esperanta tradukeblo. Kvankam ne altnivele bona, tiu tradukilo estas indiko de la parta akceptemo de Guglo por Esperanto. Antaŭ ĉio, tamen, la enmeto de Esperanto en Guglon, estas forta merkatiko-armilo, se ni bone kaj lerte utiligos ĝin.

 

    Kio sukcese daŭras? La muziko kaj radio daŭras. Vinilkosmo ĉiam kreas Esperantan kulturon. Muzaiko kaj Radio Verda daŭras. Esperanta Retradio de Anton Oberndorfer daŭre produktas unu radio-podkaston ĉiutage.

 

    Malsukcesoj: La nedaŭrigo de la ege bona TED-prelegaro en Esperanto lastaŭtune. La troa interatakado de esperantistoj. Kritiki ideojn, bone. Komenti agojn, bone. Paroli negative pri aliaj esperantistoj, kial?

 

    Ni ege bezonas esti pli toleremaj.

 

 

    Katalin Kováts

 

    Nederlando

 

    Lingvisto, redaktoro de www.edukado.net

 

    Mi tre aprecas la profesiajn kaj multflankajn agadojn kaj sukcesojn de E@I, ĝojas pro la diversmaniera revigliĝo de ILEI, plia fortiĝo de Muzaiko, altkvalitaj elsendoj de Esperanta Retradio, kiuj kontribuis multe al la progresoj dum 2012.

 

    Eble mi ŝajnos malmodesta, se mi mencias kiel la plej grandan atingaĵon de la jaro 2012 la Tutmondan Ekzamentagon, kadre de kiu 356 personoj ekzameniĝis samtage en 29 lokoj de 21 landoj tutmonde. Tio okazis danke al la serioza kunlaboro de sepdeko da personoj. La evento eltiris grandan pozitivan eĥon en la ekstermovadaj, naciaj amaskomunikiloj. Kvankam la aranĝo estos ripetota en junio 2013 la samajn rezultojn verŝajne ne eblos superi. Aŭ tamen? Ni vidu.

 

    Ĉiel ajn en 2012 ni ekhavis la 1000-an KER-kandidaton, kaj ankaŭ tio estas mirinda rezulto, kiu pruvas, ke kun centrigita, bona organizado eblas atingi grandajn aferojn kaj disvastigi bonajn iniciatojn.

 

    Ĝuste al tio rilatas miaj negativaj sentoj. Estas elrevige vidi, ke manke de bona kunordigado, komunaj celoj kaj strategioj en diversaj lokoj oni paralele investas energion, tempon, monon, kaj pro la disipitaj fortoj malmultaj el la bonaj iniciatoj kapablas transvivi la komencajn malfacilaĵojn kaj altiri sufiĉan atenton kaj konatecon. Nia movado estas ne nur geografie, sed ankaŭ politike kaj administre tre diaspora, sekve ne sufiĉe efika.

 

 

    Vinko Markovo

 

    Germanio

 

    Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

 

    Inter la pozitivaj atingoj menciindas la reta disponigo de provo-versio de la elektronika PIV, rezulte de kunlaboro inter SAT kaj E@I. Alia gravaĵo estis la preleg-turneo de Hori Jasuo tra Francio, kiu konkrete montris al centoj da aŭskultantoj kiel Esperanto povas utili por ricevi freŝajn informojn el foraj mondopartoj.

 

    Inter la bedaŭrindaĵoj kuŝas la malfruo en pluraj projektoj de la eldonkooperativo de SAT, notinde pri la dokumentfilmo de Dominiko Gaŭtiero, kie la mastrumado de subtekstoj en 21 lingvoj montriĝis pli komplika ol antaŭvidite. Sed multe pli gravaj estas la administraj kaj ekonomiaj baroj, kiuj malfaciligas la rektajn kontaktojn inter esperantistoj kaj ilian liberan cirkuladon. Unu el la plej amaraj memorigoj pri la ekzisto de ĉi tiuj baroj en 2012 estis la rifuzo al Kara An, aktivulo el Suda Koreio, viziti Japanion kaj tie partopreni kunvenon pri "Sociaj Movadoj en Orienta Azio", tio pro administra decido de la japana registaro.

 

 

    Cindy McKee

 

    Usono

 

    Reviziisto de La Karavelo, respondeculo de verkoj.com

 

    Okazis en 2012 historie signifa evento. Google aldonis Esperanton al la gugla tradukilo. 200 milionoj da homoj uzas la guglan tradukilon ĉiun monaton. Tiuj homoj vidas Esperanton inter la lingvoj. Neniuj ludiloj eniras la lingvan tradukilon de Google. Nur lingvoj. Nenioma propagando povus efiki kiel tiu decido de Google efikis. Google donis al la lingvo Esperanto tutmondan videblecon kaj seriozan statuson.

   

    Eventoj kiuj negative efektis la sintenon de homoj rilate Esperanton... mi memoras neniujn gravajn.

 

 

    Etsuo Miyoshi

 

    Japanio

 

    Mecenato de Esperanto

 

    Mi pensas, ke la plej grava evento en la jaro 2012 estis la festado de la 125-jariĝo de Esperanto ĉe la Pollanda parlamento, okazinta la 17an de oktobro – epokfara evento, ĉar por la unua fojo Esperanto estas tiel omaĝita en parlamento.

 

    Mi konsideras, ke ni faris per ĉi tio la unuan paŝon antaŭen, sed kun ĉagreno mi akceptis, ke neniu internacia organizo zorgas pri Esperanto. Ĉu tio estas alvoko al UEA kaj aliaj organizoj fariĝi pli videblaj al la socio per sia agado?

 

 

    Martin Schäffer

 

    Germanio / Meksiko

 

    Ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio

 

    Laŭ mia opinio la jaro 2012 ĝenerale estis tre pozitiva jaro. Pro la jubileo de Esperanto aperis amaso da gazetartikoloj en plej diversaj partoj de la mondo. Ĝenerale oni havas la impreson, ke Esperanto kreskas en la reta mondo. Tre pozitivaj estas la projektoj de Dennis Keefe: la Esperanto-insulo kaj la Universitato de Esperanto. Grandega sukceso estis la unua Tutmonda KER-ekzameno kun 360 partoprenantoj el 29 urboj, kiun organizis Katalin Kováts. Mi tre kontentas, ke en novembro aperis adresaro.org, nova reta adresaro por Esperanto-parolantoj.

Bedaŭrinde ankaŭ estis negativaĵoj. Malagrable estis, ke la Eŭropa Komisiono rifuzis la proponon de EEU pri la kantado de la Eŭropa himno en Esperanto. La situacio de Pola Esperanto-Asocio estas maltrankviliga. Krome grandajn zorgojn oni devas havi pro la daŭre falanta membraro de UEA – 5005 membroj estas minus-rekordo. Grava tasko por la estonto estas plibonigi la fortecon de UEA.

 

 

    Giorgio Silfer

 

    Eŭropo

 

    Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, konsulo de la Esperanta Civito (2007-2011)

 

    Sur internacia nivelo estas grava la resurekto de Esperanta Naturamikaro, akceptita de la Naturamika Internacio la 6an de oktobro 2012. ENa heredas la rolon de TANEF, malfondita en 2006. Sed dum TANEF en Esperantio estis kuplita al SAT, ENa aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito; ĝi povus aliĝi ankaŭ al SAT aŭ UEA, se (laŭ la statuto) almenaŭ du trionoj de la membraro estus individuaj SAT-anoj aŭ UEA-anoj. En la momento de la aliĝo al la Pakto, du trionoj havis la Esperantan civitanecon, kaj ankoraŭ nun pli ol la duono. Oni rajtas aserti ke, kion unu speco de finvenkismo malgajnis, tion raŭmistoj regajnis.

 

    Ses tagojn post la agnosko fare de NAI estis inaŭgurita la Esperanto-Domo en Andaluzio. Ankaŭ tiu ĉi estas rimarkinde pozitiva evento, ĉar ĝi pruvas la kreskon de tiuj Domoj kiel referenco por nia popolo. La ekspansio en la sektoro de nemoveblaĵoj vidas la tradiciajn movadojn, speciale UEAn, en granda malfruo.

 

    Pozitiva estas ĝenerale la aktiveco ĉe internaciaj organizoj, fare de diversaj subjektoj: eble maturiĝis la tempo por iu granda ofensivo, ne en finvenkisma stilo (por ke UN aŭ EU adoptu Esperanton kiel laborlingvon), sed por plene raŭmisma agnosko pri nia lingvo kiel kultura valoro de la homaro, eĉ sendepende de ĝia eventuala alvokiĝo kiel lingvo de granda komunikado. 

 

    Negativa estas la perdo de la EU-subvencioj por TEJO, kio duonigas ĝian buĝeton, bedaŭrinde en malfacila momento por du el ĝiaj ĉefaj servoj (Pasporta Servo misfunkcianta, IJK nuligita en Japanio kaj aranĝita haste en Hanojo).

 

    Negativa pli kaj pli estas la flava ĵurnalismo, kun la kampanjoj orkestritaj de Kalle Kniivilä kaj lia retgazeto kontraŭ Stano Marček antaŭe, agentejo Kosmo kaj TEJO en 2012.

 

    Negativa estas la malfruo de Heroldo de Esperanto, malgraŭ la laŭdinda strebado de ĝia ĉefa redaktoro (do ne ĉefredaktoro) Anna Bartek. Ne pro la malfruo en si mem, sed pro la tro sporada apero de objektiva informilo pri Esperantio.

 

 

    Humphrey Tonkin

 

    Usono

 

    Eksprezidanto de UEA

 

    Pasintjare mi citis la centmilan membriĝon en Lernu.net kiel plej grandan sukceson. Tiu membrokresko daŭras, sed ne decas daŭre citi la saman aferon. Verdire, troviĝas pluraj aliaj interesaj iniciatoj ĉe la reto – je unu ekstremo la impona novaĵa programo de Radio Televido Esperanto kaj je alia ekstremo la absurdaj komentarioj de Sonja-Sophie. Kiel pruvoj, ke Esperanto vivas kaj prosperas, ili nepre meritas atenton. Ĉe nia gazetaro du nenovaj imponaĵoj estas la daŭra konserviĝo de la alta kvalito de du kulturaj revuoj – Beletra Almanako kaj Literatura Foiro – kaj unu nova: la escepte bona redakta nivelo de Kontakto.

 

    Fiaskoj? Ne precize fiasko, sed daŭre ĝenas min la ŝajna nekapablo de la "tradicia" Esperanto-movado adekvate adaptiĝi al novaj ventoj. Ekzemple, UEA meritas grandegan laŭdon pro la kuraĝo salti al Vjetnamio por kongresi en 2012, sed mallaŭdon pro la konsterne tradicia kongresa programo.

 

    José Antonio Vergara

 

    Ĉilio

 

    Prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperantista

 

    El strikte persona vidpunkto de engaĝiĝinta observanto/partoprenanto de nia fenomeno, dum 2012 por mi gravis:

 

    la alpreno de Esperanto kiel la 64a traduklingvo ĉe Google, ĉar temas pri serioza agnosko al ĝi kiel reala, utiligebla lingvo; la diskonigo de la proponita Strategio Vizio de UEA kaj la rekomendo flanke de la Elekta Komisiono, ke Mark Fettes iĝu la nova prezidanto; la transiro de Scienca Revuo al la reta epoko, eĉ se ankoraŭ iom stumbla, kaj la plifirmigo de la kunlaboraj rilatoj de ISAE al ILEI kaj KAEST; la elstara ekspozicio kaj simpozio pri konstruitaj interlingvoj en la Bavara Ŝtatbiblioteko omaĝe al la 100a datreveno de la morto de la Volapük-kreinto kaj al la 125-jariĝo de Esperanto, ĉar digna atentigo al tiu ĉi aparta kreoklopodado de la kolektiva homa aventuro.

 

    Negative mi taksas la malkreskon de la UEA-anaro.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/01/jaro2012/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio