De B al Buller | |
2013-01-30 | |
Ni estas denove meze de elektoj en UEA post la oficiala starto per la alvoko pri kandidatoj por komitatanoj B. Ilia nombro minacis fali al kvin, sed UEA tamen sukcesis komenci la sesan milon da individuaj membroj kiel altosaltisto, kiu faris validan rezulton kun tremanta stango malantaŭ si.
La komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn, sed ilia elektado interesas la membraron malpli ol tiu de la estraranoj. Per 10-oble pli da komitatanoj A la povon en UEA havas la landaj asocioj, kvankam ili kontribuas al la financoj de UEA nur 1/20 de la kotizoj de la individuaj membroj. Tiu misproporcio estas ŝanĝenda por pliproksimigi la Asocion al la membroj. Post tia ŝanĝo en la statuto la B-elektoj fariĝus pli interesaj, ĉar temus pri elekto de influa parto de la Komitato.
Pri la estraraj elektoj oni ankoraŭ malmulton scias. En januaro la elektokomisiono raportis al la komitato, menciante nur Mark Fettes, kies kandidatiĝo por prezidanteco estis konata jam longe. Lia elekto ŝajnas certa, ĉar ne cirkulas onidiroj pri iu ajn rivalo. Eĉ Amri Wandel ŝajne ĉesis ambicii por la plej grava seĝo sur la podio. Ne certas, ĉu li entute retenos sian lokon en la estraro, ĉar por la komitatanoj eble jam sufiĉas liaj tri periodoj. Ĝuste Wandel iniciatis, kun Stefan MacGill, la "demokratiigon" de la elektoregularo, sed se li volos daŭrigi kaj ne estos elektita, li eble trovos mankojn ankaŭ en la nova. Lia amiko MacGill siavice apenaŭ povos akompani Fettes kiel alia eksoficisto en la estraro post sia demisio kiel prezidanto de ILEI por dediĉi sin al la revuo Juna Amiko, kies redaktado laŭ li ne lasas tempon por io alia.
La komisiono ne raportis, kiuj nunaj estraranoj pretas daŭrigi. Oni povas supozi, ke Probal Dasgupta sekvos la ekzemplon de siaj antaŭuloj ekde John Wells, kiuj restis ekster la estraro dum la tujsekva periodo. Kun prokrasto revenis nur Humphrey Tonkin kaj Lee Chong-yeong por malfeliĉa aventuro kun Renato Corsetti. Se tri periodoj barus la vojon al Wandel, tio koncernus ankaŭ Claude Nourmont, sed la aliaj estraranoj estas en sia unua aŭ dua periodo.
Por ke la membraro havu senton pri ŝanĝo, la estraro devus ŝanĝiĝi kiel eble plej plene. La ŝanĝoj en la regularo tamen postulas fari la elekton same kiel tiun de la komitatanoj B: ĉiuj kandidatoj estos sur sama listo kaj elektiĝos tiuj kun plej multe da voĉoj. Tia maniero eble favoros la antaŭajn oficulojn kaj nur hazardo povos rezultigi estraron, kies anoj kapablos kunlabori kiel teamo. La regularo permesas al la komisiono fari konsilojn pri "teamkunmetoj", sed tiaj konsiloj povos facile veneni la atmosferon. Ni ne miru, se post la UK oni sopiros la tempon, kiam eĉ prezidanton oni elektis el du kandidatoj. Laste tio okazis en 1989 inter Wells kaj Yosimi Umeda kaj en 1986 inter Tonkin kaj Werner Bormann.
La elektoj ne ĉesos en Rejkjaviko. Pro la pensiiĝo de Osmo Buller la estraro alfrontos elekton, kiu ne estos facila. Buller mem ofte pledis por reinstalo de direktoro de la CO, kiu estus natura trejniĝo por la ĝenerala direktoreco, sed por tio komencas esti malfrue. En la vizioj de Fettes la CO havas gravan lokon, sed se ĝia stabileco estos skuita, la ŝanĝo sub Fettes riskos esti kiel tiu promesita de Obama.
Komitatano Z (el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/01/kz-2/) Redaktoro: Niu Xueqin
|