Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina konstanta reprezentanto en UN parolis pri la rezolucio de UN pri satelito-lanĉo de KPDR
2013-01-24


En voĉdonado 
 

Li Baodong parolas en la gazetara konferenco. 

 

    La 22-an de januaro, 2013, la Sekureca Konsilio de UN per 15 pozitivaj voĉoj unuanime aprobis la rezolucion n-ro 2087 pri satelito-lanĉo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR). Post voĉdono Li Baodong, ĉina konstanta reprezentanto en UN, faris parolon en la gazetara konferenco, en kiu partoprenis ĉinaj kaj alilandaj raportistoj.

 

    Li Baodong diris, ke la ĉina starpunkto pri satelito-lanĉo de KPDR estas klara kaj konsekvenca. La agado de la Sekureca Konsilio de UN direktita kontraŭ satelito-lanĉo de KPDR devas esti singardema, modereca, utila al konservo de paco kaj stabileco de la korea duoninsulo, al konservo de ĝia sennuklea procezo, al antaŭenpuŝo de kiel eble plej rapida savo de la situacio por eviti eskaladiĝon de la streĉiteco. Laŭ la supre menciita principo Ĉinio konstruive partoprenis en rilataj interkonsiliĝoj de la Sekureca Konsilio de UN kaj donis voĉon por pozitivi la rezolucion.

 

    La rezolucio n-ro 2087 postulas, ke KPDR obserbu la regulojn de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN, ne faru lanĉon per la teknologio de balistika misio. La rezolucio reasertas, ke la Sekureca Konsilio de UN esperas solvi rilatajn aferojn per paca, diplomatia kaj politika manieroj, kaj alvokas restarigi la sesflankan intertraktadon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio