Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksponiĝis en Pekino porcelanaĵoj uzitaj de Cixi
2013-01-18

 
Eksponaĵo
 

Ronda skatolo uzita en la dinastio Qing 

 

    La 15-an de januaro, 2013, eksponiĝis en Pekino porcelanaĵoj uzitaj de Cixi, imperiestra patrino de la dinastio Qing. Oni selektis 100 porcelanaĵojn el tiuj en la Imperiestra Palaco por plenamplekse prezenti la detalajn informojn pri imperiestraj porcelanaĵoj en la lasta periodo de la dinastio Qing. Ili plejparte estas porcelanaĵoj uzitaj de Cixi, kaj eksponiĝis ankaŭ iuj aliaj porcelanaĵoj produktitaj en la imperiestra forno.

 

    Cixi, edzino de imperiestro Xianfeng, havis la potencon de la tuta dinastio de la jaro 1861 ĝis la jaro 1908, kaj regis Ĉinion dum 47 jaroj.

 

    Laŭ informoj, 1.8 milionoj da kulturaj restaĵoj estas konservitaj en la Imperiestra Palaco, kiu kune kun la Ĉefurbo Muzeo malfermis la kortegan ekspozicion.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio