Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
4G en Ĉinio
2013-01-14

de WANG ZHE

 


Afiŝo por 4G 
 
 
4G-sperta aktivado en la urbo Hangzhou junie de 2012

 

    Sekve de la prospera disvolviĝo de movebla telekomunika tekniko en Ĉinio, la tuta mondo donas atenton al la disvolvo de 4G (la 4-a generacio de telekomuniko) en Ĉinio. Fakte, Ĉinio jam metis disvolvon de 4G konekta kun larĝa bando kiel unu el la gravaj sciencaj kaj teknikaj projektoj de la ŝtato. Se tiu ĉi telekomunika normo dominita de Ĉinio povas esti uzata en komercado, do, la tuta mondo grandigos investon al la ĉina normo, tio signifas, ke estas la unua fojo por Ĉinio realigi transsalton de sekvado al kondukado en la plej altranga kampo de tiu ĉi industrio.

 

    En la tuta mondo la kvanto de la normo de LTE FDD (Long-Tempe Evoluigata Frenkvenc-Divida Dupleksado) pliiĝis al pli ol 200 specoj, sed tre malmultas la normo de TD-LTE, kies inteligenta terminalo estas en ekspluatado, tio donas al Ĉinio vastan spacon en mem-esplorado pri ĝi. Kvankam iuj specoj de inteligentaj terminaloj en la ĉefaj markoj de la mondo ne subtenas la normon TD-LTE, tamen tiu ĉi donas al Ĉinio grandan ŝancon sin liberigi el la katenoj de la normo de TD-SCDMA kaj fabriki sian propran terminalon. Ĉinio kaptas tiun ĉi ŝancon kaj akcelas la procezon por ke la teknika normo TD-LT iru al la monda scenejo.

 

    En la jaro 2012, la sukcesa modelo de la normo TD-LTE por la komercado en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio, deklaris la triumfon de 4G en la unua komerca provado en Ĉinio.

 

    Venas al Ĉinio la periodo de 4G

 

    TD-LTE estas tekniko kaj normo de 4G kune ekspluatita de Alcatel-Lucent, Nokia Siemens Networks, la Datang-aj Telekomunika Teknologio kaj Industria Grupo, Huawei-teknologio, la korporacio ZTE,la Ĉina Movebla Telekomunika Korporacio kaj aliaj entreprenoj. TD-LTE heredis kaj disvolvis la teknikon kaj la normon TD-SCDMA de Ĉinio (3G-teknologia normo, la propra intelekta proprieto de Ĉinio), estas alia grava sendependeca novigo de la ĉina komunikada industrio kaj fariĝis kune kun LTE FDD unu el la du ĉefaj normoj de la 4G-sendrata komunikado per larĝa bando en la tuta mondo. La apliko de 4G indikas ke la informa nivelo de Ĉinio kondukos la internacian tendencon en tiu ĉi kampo.

 

    La konekta movebleco, la malalte prokrastita kod-ekscita linea prediktado, grandrapida larĝa bando, granda oportuneco kaj aliaj propraj karakterizaĵoj de 4G per larĝa bando estas ŝlosilaj teknikoj por rapida komunikado ĉie ajn kaj ĉiam ajn. Pro tio, diversaj landoj de la tuta mondo prenas disvolvon de la nov-generacia movebla komunikado per larĝa bando kiel ŝtat-nivelan strategion por progresigi la tutan informan teknikon kaj prosperigi grandan nombron da nove starigitaj industrioj.

 

    En la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estis ree emfazita la integriĝo de la informa tekniko kaj industriigo, tio de longa tempo estas granda strategia plano de disvolviĝo de la ekonomio de Ĉinio kaj samtempe ankaŭ historia ŝanco de ĝia industriigo kaj la defio, kiun ĝi devas alfronti. Nuntempe, Ĉinio estas en la mez-posta periodo de sia industriiga disvolvo, la informiga konstruo de Ĉinio pluapaŝe integriĝos kun ĝia industriigo kaj antaŭenpuŝos la procezon de ĝia industriigo.

 

    Sekve de reguligo de la ĉina industria strukturo, aperas en Ĉinio serio da novaj alt-sciencaj kaj teknologiaj industrioj, kiaj bio-farmaciaĵoj, novaj materialoj, novaj fueloj, aernavigado kaj spacflugado, dume la informa kaj komunikada teknikoj servas kiel fundamentaj kondiĉoj por ilia rapida evoluado.

 

    La ĉina registaro kuraĝigas al la telekomunika teknologio havi sian propran sendependecan intelektan proprieton

 

    Multaj landoj elektis LTE FDD kiel la normon por la reto 4G, ĉar ĝi kaj TD-LTE, la du internaciaj komunikaj normoj de 4G, jam posedas 60% da komercaj uzantoj de 4G en la tuta mondo kaj pli ol 40% da investoj por 4G-ekipaĵoj, pro tio evidentiĝas tagon post tago la inklino de la 4G-industriaj rimedoj al la normo LTE FDD. Samtempe, operatoroj de Svedio, Japanio, Hindio kaj aliaj landoj jam komencis grandskalan komercan uzadon de la normo TD-LTE. La nombro de uzantoj de la Ĉina Movebla Telekomunika Korporacio okupas la unuan lokon en la mondo, krome, la ĉina registaro donas grandan atenton al la disvolvo de 4G kaj kuraĝigas al la informa kaj telekomunika teknologioj havigi al si sendependecan intelektan proprieton.

 

    Dank' al la forta subteno de la ĉina registaro, Hangzhou de la provinco Zhejiang jam fariĝis unu el la ses ĉinaj urboj, kiuj la unuaj uzas la prov-reton en la normo TD-LTE. La Zhejiang-a Kompanio de la Ĉina Movebla Telekomunika Korporacio jam plenumis la unuajn du-periodajn testadojn en la urbo Hangzhou en la pasinta aprilo. Samtempe, por protekti la jam akiritajn investojn kaj por antaŭenpuŝi la glatan evoluadon de la normo TD-SCDMA, la Zhejiang-a Kompanio de la Ĉina Movebla Telekomunika Korporacio la unua kreive faris la provon en Ĉinio: efektivigi la du modojn de 3G kaj 4G samtempe per la reto por 3G post renovigo de la ĝisdatiga programaro por 3G al la reto kun la du-modaj normoj: TD-SCDMA kaj TD-LTE. Kompare kun la nove starigita reto en la normo TD-LTE, oni povas ŝpari 75% da kostoj por la reta konstruo kaj akceli la rapidecon de ĝia konstruo je 90%.

 

    Hangzhou, simbola urbo de TD-LTE en Ĉinio

 

    En la 15-a de marto, 2012, la unua 4G-ret-alirebla linio-B1 por grandrapida buso estis lanĉita en la urbo Hangzhou. Ĝi, kiel la linio por grandrapida buso kaj kun la longeco de ĉ. 30 km., havas grandan kapablon por la publika transportado tra la urbo Hangzhou de la oriento al la okcidento. Laŭ statistiko, la taga averaĝa nombro de ĝiaj spertantoj superas 7 mil homoj kaj la plej granda -- pli ol 10 mil. Laŭ la aŭtenta konfirmo en tiuj busoj estas bone ret-alireble. En la 5-a de junio, 2012, Hangzhou startigis la aktivadon por senpage sperti 4G en la tuta urbo, precipe en fokusaj kvartaloj. La sperta aktivado allogis al la reto por 4G multajn uzantojn el diversaj kampoj, inkl. de komercado, asekuro, publika sekureco, urba mastrumado kaj amaskomunikiloj. Dank' al tio, oni laŭpostule lanĉis plurajn industriajn rimedojn kaj pluapaŝe plivastigis la kanalojn por la informa reto por 4G.

 

    En la pasinta junio la Zhejiang-a Kompanio de la Ĉina Movebla Telekomunika Korporacio okazigis koncernan aktivadon, kiu allogis al si pli ol 40 internaciajn operatorojn el la tuta mondo kaj ĉ. 100 fabrikantojn rilatajn al la Ĉina Movebla Telekomunika Korporacio.

 

    Ĝis nun, la Hangzhou-a Kompanio de la Ĉina Movebla Telekomunika Korporacio funkciigis 800 staciojn por la normo TD-LTE, kiuj kovris la ĉefajn urbajn kvartalojn de Hangzhou kun areo de ĉ. 200 kvadrataj kilometroj. En septembro de 2012 en la urbo Hangzhou starigis 2 mil novajn staciojn por la normo TD-LTE, dank' al tio la tuta urbo Hangzhou estas kovrita. Post unu-jara testado, la reta funkcio de la normo TD-LTE restas pli kaj pli stabila.

 

    La disvolvo de 4G en Ĉinio sendube antaŭenpuŝas la ĉinan nuban komputadon, moveblan interreton, interreton de aĵoj kaj aliajn nove starigitajn industriojn, kaj tiel pluapaŝe altigas la nivelon de la industria informatiko de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio