Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La aŭtoj de Hyundai fariĝis ĉefa forto en la aŭtomerkato de Ĉinio
2013-01-05

de Wang Yin

 

    10 jarojn post sia fondiĝo en la jaro 2002 komuna entrepreno ĉina-alilanda fariĝis unu el la ĉefroluloj en la aŭtomerkato de Ĉinio. Ĝi estas la Pekina Hyundai-a Aŭtomobila Kompanio. Post 10-jara penado tiu juna entrepreno akiris grandan sukceson: ĝiaj aŭtoj nun konsistigas 6.2% de la aŭtoj en la ĉina merkato kaj ĝi okupas la 5-an lokon inter la aŭto-entreprenoj de la lando.

 


 Baek Hyo-heum, ĝenerala direktoro de la Pekina Hyundai-a Aŭtomobila Kompanio

 

    Profunde analizinte la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la aŭtoj de Hyundai kaj similecon kaj diferencon inter la produkta kaj konsuma merkatoj de aŭtoj ĉinaj kaj koreaj, Baek Hyo-heum, ĝenerala direktoro de la kompanio, havas pli grandan fidon pri la estonteco de la aŭtomerkato de Ĉinio .

    Penadi por okupi la merkaton de mezklasaj aŭtoj

 

    En la pasintaj 10 jaroj la aŭtoj de Hyundai kreskis de "nova forto" al "nova ĉef-fluo". La Pekina Hyundai-a Aŭtomobila Kompanio kaptis la historian ŝancon de rapida disvolviĝo de la ĉina aŭtomerkato kaj kreis "modernan rapidecon" atentatan de la sama industrio per longtempa persisto de bona kvalito.

 

    Nun por la kompanio la plej ĉefa celo ne estas simple altigi la vendkvanton de la aŭtoj de Hyundai, sed krei alt-teknologian markon.

 

 
La oka-generacia Sonato de la Pekina Hyundai-a Aŭtomobila Kompanio

 

    En la jaro 2011 la vendkvanto de la oka-generacia modelo Sonata superis 10 mil en kelkaj sinsekvaj monatoj, kaj ĝi fariĝis nova altklasa aŭto-modelo inter la ĉeffluaj aŭtoj kaj ricevis la titolon "Aŭto de la Jaro 2011 en Ĉinio".

 

    La Tria Fabriko de la Hyundai-a Aŭtomobila Kompanio estas la plej avangarda fabriko de Hyundai en la mondo. En la jaro 2012 ĝi estis finkonstruita kaj ekfunkciis en Pekino. Tio solvis la problemon de limigita produkt-kapablo, kiu longtempe malhelpis pli grandan disvolviĝon de la aŭtoj de Hyundai, kaj markis, ke la aŭtoj de Hyundai eniris en la novan disvolvan periodon. La nova mezklasa aŭto-modelo Elantra, kiu estas la unua aŭto-modelo produktita de la Tria Fabriko, jam eniris en la merkaton. Post nelonge la fabriko ankaŭ komencos produkti pli elstarajn aŭto-modelojn.

 


La novtipa mezklasa aŭto Elantra
 

 

    En la 3-a de aŭgusto 2012 la kompanio aranĝis en Pekino ekspozicion pri la aŭto-modelo Elantra. Ĝi estis la unua el la serio da ekspozicioj de Elantra en ses urboj de Ĉinio. En 2011 la vendkvanto de la aŭto-modelo Elantra atingis 131 mil en Koreio, kiuj konsistigis 8.8% de la aŭtoj venditaj en la lando kaj okupis la unuan lokon en ĝia aŭto-merkato.

 

    Baek Hyo-heum opinias, ke nuntempe la kompanio havas jenajn avantaĝojn en konkurado: konkurenca kapablo de la produktaĵoj grandskale leviĝis, la konkurenca kapablo de la oka-generacia Sonata, ix35, Verna, Elantra kaj aliaj aŭto-modeloj troviĝas inter la plej bonaj el la samklasaj aŭtoj, la aŭtoj de Hyundai havas bonajn popularecon kaj kvaliton kaj estas ŝatataj de konsumantoj, ĝiaj kosto kaj kvalito estas en la unuaklasa nivelo en la aŭto-industrio, malhelpo en produkt-kapablo estis solvita kaj la surreta vend-sistemo estas rapide antaŭenpuŝata.

 

    En kelkaj jaroj venontaj la kompanio ĉiuflanke klopodos levi sian konkurencan avantaĝon en jenaj du flankoj: fortigi entreprenan konstruadon en sistema kapablo por krei la sistemon de produktado kaj vendado por miliono da aŭtoj; levi propran valoron kaj aldon-valoron de la aŭtoj de Hyundai por ke ili atingu la unuaklasan nivelon en la aŭto-industrio.

 

    Kvankam de la jaro 2011 la kreska rapideco de la aŭtomerkato de Ĉinio malrapidiĝas, tamen Baek Hyo-heum opinias, ke tio estas provizora fenomeno, en estonteco la aŭtomerkato de Ĉinio tenos relative rapidan disvolviĝon, kaj pro tio la strategia celo de la kompanio en proksima estonteco estos penadi por akiri pli grandan merkaton de mezklasaj aŭtoj.

 

    Fari plibonigon laŭ la diferencoj inter la aŭto-merkatoj de Ĉinio kaj Koreio

 

    Baek Hyo-heum iam estis estro de la sekcio pri vendado de la Pekina Hyundai-a Aŭtomobila Kompanio kaj havas riĉajn spertojn pri la merkato kaj administrado. Kiel fakulo pri aŭtoj li opinias, ke la merkato de aŭto-produkto de Ĉinio kaj Koreio havas evidentajn diferencojn ĉefe en jenaj flankoj. Unue, la merkata skalo estas malsama. La merkata skalo de Ĉinio atingis 20 milionojn da aŭtoj kaj Ĉinio estas la plej granda aŭtomerkato en la mondo. La aŭtomerkato de Koreio estas relative malgranda kompare kun la ĉina. Due, la aŭtomerkato de Ĉinio estas pli tutglobeca kaj pli diverseca, ĉar preskaŭ ĉiuj grandaj aŭto-kompanioj starigis fabrikojn en Ĉinio. Trie, la aŭtomerkato de Ĉinio disvolviĝas pli rapide kaj tiu de Koreio estas pli matura. Kvare, sekve de la altiĝo de aĉetkapablo ĉinaj konsumantoj pli kaj pli ŝatas aĉeti aŭtojn produktitajn de fremdlandaj kompanioj kaj la koreaj pli multe ŝatas aŭtojn produktitajn de sia lando pro iliaj bona kvalito, racia prezo kaj oportunaj servoj por la riparado kaj flegado.

 


Stando de la Pekina Hyundai-a Aŭtomobila Kompanio en la Pekina Internacia Aŭto-ekspozicio 2012
 

 

    Antaŭ enkonduko de nova aŭto-modelo en Ĉinion la kompanio faras plibonigon laŭ bezono de la ĉina merkato por ke ĝi adaptiĝu al postulo de ĉinaj konsumantoj. Ekz. laŭ ŝato de ĉinaj konsumantoj la kompanio uzas multajn kromitajn ornamaĵojn ĉe eksteraj partoj de la oka-generacia Sonato, Elantra, ix35, novtipa Elantra kaj aliaj aŭto-modeloj.

 

    Plena je fido pri la estonteco de la ĉina aŭto-merkato

 

    La merkata konkurenco utilas al garantio de rajtoj kaj interesoj de konsumantoj kaj al instigo de latenta forto de entreprenoj. Ĉinio penadas por krei egalan konkurencan medion por diverslandaj investantoj, por ke la merkata sistemo ludu pli grandan rolon. Diversnivelaj registaroj en Pekino donas apartan atenton al la kompanio Hyundai, liveras al ĝi subtenon per instalaĵoj, servoj kaj formulado de favora politiko, kaj kreas bonan eksteran medion por ĝia disvolviĝo.

 

    Kvankam ĉinaj aŭto-entreprenoj rapide progresas en la lastaj jaroj kaj la kvalito kaj teknologioj de la aŭtoj produktitaj de Ĉinio atingis tre altan nivelon, la Pekina Hyundai-a Aŭtomobila kompanio havas fidon realigi trarompon en konkurenco de la merkato de Ĉinio pri alt- kaj mezklasaj aŭtoj per la elstara kvalito kaj avangarda teknologio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio