Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Stabila antaŭenigo
2012-03-15

de ZHONG SHENG

 


Eksterlanda mediato en la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco 

 

    Tendenco de la ĉina ekonomia politiko en la venonta jaro estas la grava atento de internaciaj publikaj opinioj al la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj la 5a Sesio de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). Diskutoj pri la politika tendenco jam komenciĝis antaŭ la sesio de TPK kaj tiu de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK. Iuj eksterlandaj mediatoj eĉ havis du ekstremajn vidpunktojn -- antaŭenigo aŭ regreso de la ĉina politiko? La raporto pri la registara laboro farita de la ĉina ĉefministro Wen Jiabao en la 5a de marto bene respondis la diskuton.

 

    "Stabila antaŭenigo" estas la tuja juĝo de iuj eksterlandaj amaskomunikiloj al la raporto de la registara laboro. La brita ĵurnalo Reuters tiutage aperigis raporton sub la titolo "Ĉinio mapliigos la ekonomi-kreskan celon al malpli ol 8% por pliigi la konsumon". La artikolo de la retpaĝaro Nouvelles d'Europe diris, ke la raporto de la registara laboro faris dispozicion pri la ĉefaj taskoj en la jaro 2012, kaj kompare kun tiuj en la pasinta jaro, "stabila kaj relative rapida kreskigo de la ekonomio" estas metita sur la unua loko.

 

    La politika tendenco de stabila antaŭenigo trankviligis la internacian komunumon. Internaciaj publikaj opinioj ĝenerale montris pozitivan sintenon al la ĉijara raporto pri la registara laboro, kaj tio fakte reflektis la ekspekton de la mondo al la stabile kreskanta ĉina ekonomio. Hodiaŭ la monda ekonomia reprosperiĝo restas malstabila kaj pliiĝas ĝia necerteco. Tial stabila antaŭenigo de la ĉina ekonomio estas granda kontribuo al la monda ekonomio.

 

    Kompreneble en la plej freŝaj prognozoj kaj analizoj pri la ĉina ekonomio troviĝas la vidpunktoj, kiuj apartigas "stabilecon" disde "antaŭenigo". Iuj eŭropaj esploristoj opinias, ke nun Ĉinio trodeziras "stabilecon", fakte ĝi devas pli kuraĝe "antaŭeniri".

 

    Veturante sur la maro plena de danĝeraj ondoj kaj nevideblaj rifoj, se oni volas firme teni ĝustan direkton, oni nepre devas iri antaŭen. Halto signifas regreson.

 

    Analizante la raporton pri la registara laboro, Reuters miris, ke dum la servoperiodo de la nuna registaro Ĉinio fariĝis la dua granda ekonomio de la mondo. Tiu atingo estas escepta. Vizaĝe al tiel granda atingo oni kompreneble ne devas apartigi "stabilecon" de "antaŭenigo".

 

    Stabileco dependas de neŝancelebla antaŭenigo de la reformo. Multaj eksterlandaj mediatoj rimarkis, ke la raporto pri registara laboro farita de ĉefministro Wen Jiabao akcentis, ke reformo kaj pordomalfermo estas la ĝusta elekto kiu decidas la estontecon de Ĉinio. Oni devas firme kaj sentime kontinuigi sistemajn reformojn sur ekonomio, politiko kaj aliaj kampoj kaj solvi dornajn problemojn en disvolviĝo.

 

    Hodiaŭa Ĉinio havas rimarkindan influon en la monda ekonomio, samtempe tio pliigas respondecojn de Ĉinio dum ĝia konsidero de estontaj ekonomiaj politikoj. Ĉinio turnis la gravecon de makroekonomika politiko al stabila antaŭenigo, kio signifas, ke ĝi donas pli da atentoj al ŝanĝo de la ekonomi-disvolva maniero kaj rearanĝo de la ekonomia strukturo. Tio estas tre favora signalo al la monda ekonomio.

 

    Kolumnisto Martin Wolf el la brita ĵurnalo The Financial Times skribis antaŭ nelonge: "La ĉina ekonomio orientas sin en ekvilibra kreskado, kio rilatas al la gravaj interesoj de la tuta mondo." La mondo atendas, ke la kontinue evoluanta Ĉinio kreos pli da movfortoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio