Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hu Xiaoyan: Miaj ĉiuj proponoj rilatas bezonojn de kamparano-laboristoj
2012-03-14

de WU CHUNYAN

 


Hu Xiaoyan 

 

    En la pasintaj kvar jaroj Hu Xiaoyan prezentis al la sesio de la Tutlanda Popola Kongreso 17 proponojn pri kamparano-laboristoj.

 

    Hu Xiaoyan estas asistanto de direktoro pri vendado de la Industria Kompanio de Argilaĵoj Xinmingzhu en Foshan de Guangdong-provinco. En la pasintaj kvar jaroj kiel unu el la unuaj tri TPK-reprezentantoj de kamparano-laboristoj Hu Xiaoyan estis multe atentata kaj ŝiaj proponoj profitigis kamparano-laboristojn.

 

    Ĉiutage ŝi ricevis multe da retleteroj, kies nombro eĉ atingis 2088 iu-tage. Ili temas ĉefe pri helpopeto aŭ pri konsulto. Foje ŝi respondis kelkcentojn da telefonoj unutage.

 

    En 2010 Hu Xiaoyan proponis, ke la registaro konstruos loĝdomojn kun 50 kvadrataj metroj por ĉiu apartamento kaj vendos ilin al kamparano-laboristoj per malalta prezo por havigi al ili kaj iliaj infanoj registritan konstantan loĝantecon en urboj. Tiu propono ŝajnis tre naiva, kiam pli kaj pli altiĝas la domprezo en la realo.

 

    Estis neatendite, ke en 2011 Guangdong-provinco komencis praktiki novan politikon, ke kamparano-laboristoj, kiuj konformas al difinitaj kondiĉoj, povas ĝui garantian loĝdomon.

 

    En la pasintaj kvar jaroj Hu Xiaoyan prezentis al la sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso 17 proponojn pri kamparano-laboristoj, kiaj solvo de lernejovizito de infanoj de kamparano-laboristoj, aliĝo de kamparano-laboristoj al asekuro pri vivtenado de maljunuloj. En la pasinta jaro "intenca prokrasto de pago de salajroj" al kamparano-laboristoj kiel krimo estis enskribita en reviziitan projekton de la kriminala leĝo. Tio tre ĝojigas Hu Xiaoyan, kiu ĉiam zorgas pri tiu problemo.

 

    Retrorigardante sian travivaĵojn en la pasintaj kvar jaroj Hu Xiaoyan opinias, ke la plej grava estas havi dankeman koron kaj multe konsideri por aliaj homoj. Ŝi diris: "TPK-reprezentanto signifas sinoferon. Mi ofte kontaktiĝos kun ordinaraj popolanoj, ludos rolon de ponto kaj certe laboros pli bone kun helpo de popolanoj."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio