Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Realigu la efikan valoron de la investo de la ŝtato en edukado
2012-03-13


ĈPPIK-membro Chi Baorong proponis enmeti la antaǔlernejan edukadon en la devige edukadan programon de la ŝtato. 
 

ĈPPIK-membro kaj iniciato de la programo Espero Xi Jieying alvokis, ke oni disvolvu diversajn interesojn de la lernantoj surbaze de ilia karaktero por kuraĝigi ilin en kreiveco. 

 

    Ĉefministro Wen Jiabao en la laborraporto de la registaro diris, ke en 2012 la monrimedoj por edukado de la ŝtato atingos 4% da enlanda produkta valoro, kiom egalas 2000 miliardojn da juanoj.

 

    Kiel uzi la monon? ĈPPIK-membroj elmetis diversajn proponojn?

 

    ĈPPIK-membro Chi Baorong proponis enmeti la antaǔlernejan edukadon en la devige edukadan programon de la ŝtato. En Ĉinio praktikiĝas la 9-jara deviga edukado, nome : 6-jara element-lerneja kaj 3-jara malsupera mezlerneja. Pri tio ŝi diris, ke enmetado de antaǔlerneja edukado en devige edukadan programon markas la justecon en ekukado,ĉar al multaj lokoj de Ĉinio mankas ŝtatposedaj infanĝardenoj, tio alportas al la antaǔlerneja edukado lantentajn problemojn, nome: manko de ludiloj, instruistoj kaj ludejo por la infanoj. Krom tio la alia problemo estas la kvalito de flegist(in)oj kaj instruist(in)oj. Lastatempe pro malalta enspezo por la laborantoj en la infanĝardeno estas malfacile varbi lernantojn al la kultura lernejo kun tiaj flegist(in)oj kaj isntruist(in)oj, tio konsekvence estigis la  malprosperiĝo en tiu kampo. Tial s-ino Chi opiniis, ke enmeto de la antaǔlerneja edukado en la devige edukadan programon de la ŝtato estos utila por la administrado kaj reguligado de la infanĝardenoj.

 

    Temas pri la nuna edukado, ĈPPIK-membro kaj iniciato de la programo Espero Xi Jieying konfestis, ke ĝenerale al la ĉinaj junuloj mankas kreiveco. Laǔ li, tiuflanke la familio, lernejo kaj socio devas kune labori por kuraĝigi junulojn en sia kreiveco. Laǔkutime obeemaj infanoj plaĉas al la gepatroj kaj instruistoj, kaj por multaj gepatroj la poenta raporto estas la plej grava kaj unika kriterio por taksi la infanon, kio subpremas ilian kreivecon. Tial li elmetis la sloganon, ke ĉiuj povas sukcesi, kaj alvokis per diversaj kriterioj taksi lernantojn, kaj oni devas disvolvi diversajn interesojn de la lernantoj surbaze de ilia karaktero por kuraĝigi ilin en kreiveco.

 

    ĈPPIK-membro kaj vicprezidanto de la Shandong-a Ekonomia Instituto Wang Naijing havas proponon pri la edukado en altlernejo. Li diris, ke la ĉinaj universitatoj prenis al si devon kulturi studentojn lertajn en esplorado, anstataǔ en praktikado. Mankas al ili kapabloj pri oratoto, verkado kaj komunikado, kiuj estas necesaj por laboroj. Kaj tiuj diferencoj estigis la problemon, ke la diplomiĝintoj ne tiel bone konformaj al la okupo. Li, do, alvokis ŝanĝi la kultivan metodon kaj edukan sistemon por realigi la efikan valoron de la investo de la ŝtato en edukado. 

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio