de HUANG TINGMAN
Ling Jiefang intervjuata |
"Akvo estas ne nur ekonomia problemo regiona, sed ankaŭ tre grava problemo de la nacia ekonomio. Ĝi estas la plej valoraj riĉaĵoj ekonomia, sociviva, popola kaj kultura, kaj havas tre gravan rilaton al feliĉo de la popolo," diris reprezentanto de TPK kaj fama verkisto Ling Jiefang en la intervjuo.
Ling verkis historiajn romanojn, inkluzive de Imperiestro Kangxi, Imperiestro Yongzheng kaj Imperiestro Qianlong. Li profunde studis pri disvolviĝo kaj akva konstruado de Ĉinio. Li opinias, ke akvo estas bazo de la lando. Kiel reprezentanto de TPK, ĉiujare li trovis en la registara laborraporto altan atenton pri akva konstruado.
"Akvo-manko estas tre serioza en nordaj urboj ĉinaj. Por tion miltigi Ĉinio efektivigis la akvo-kondukan konstruadon sude norden. La konstruado estas strategia kaj tre gravas por la tuta lando, ĉar ĝi profitigas ne nur Pekinon sed ankaŭ aliajn provincojn laŭlonge de la kondukto."
Lin diris, ke la tuta lando devas maltrankvili pri seriozeco de akvo-manko kaj la registaro devas fari politikojn kaj mekanismon por efike uzi akvon. Akvokonservado estas ŝlosilo por solvi akvo-mankan problemon, ĉar ĝi neniam sufiĉos se oni malŝparos, eĉ se ekzistas la akvo-konduka projekto.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|