Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Respondo pri popola vivo
2012-03-13

    En Ĉinio okazas ĉiujare la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK, en kiuj furoras similaj temoj pri la popola vivo, sed malsamas ties normoj.

 

    En la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK en 2012 inventariĝas la normoj pri la popola vivo, kaj ekzamenaj respondoj ĝojigaj montriĝis antaŭ ĉiuj. La ĉina popolo atendas efektivan efikon de plifavora normo pri la popola vivo en la nova jaro kaj plibelan perspektivon de la vivo.

 

    En 2011 oni jam plenumis la normon pri la popola vivo: en urboj oni devas liveri laboron al pli ol 9 milionoj da homoj, bridi la nombron de senlaboruloj je 4.6%, plivastigi provlokon de socia asekuro por maljunuloj en vivtenado al 40% da gubernio en la tuta lando, krome konstrui garantiajn loĝdomojn kaj reformi loĝejojn el kabanoj, entute je 10 milionoj da apartamentoj…

 


Loĝdomoj en konstruado 

 

    Tio estas rapida disvolvo: plena konstruo de 10 milionoj da apartamentoj garantiaj estis realigita pli frue ol la planita tempo je unu monato; pli ol 12 milionoj da homoj havigis al si laboron en urboj kaj urbetoj -- la tasko por la tuta jaro estis plenumita en 3 sezonoj.

 

    Tio estas fruktodona promeso: la pokapa enspezo de urbanoj kaj vilaĝanoj kreskis respektive je 8.4% kaj 11.4% kompare kun tio en la lasta jaro, kaj daŭre reduktiĝis la enspeza diferenco inter urbanoj kaj kamparanoj; subvencio de la baza kuraca asekuro por loĝantoj en urboj kaj urbetoj altiĝis de 120 juanoj jare al 200 juanoj jare; kaj la nombro de senlaboruloj en urboj kaj urbetoj restas ĉ. je 4.1%.

 


Elementlernejanoj en manĝejo 

 

    Tio estas persista klopodado: en sinsekvaj 7 jaroj altiĝis la fundamenta subvencio por emeritoj en vivtenado, kaj la pokapa monata subvencio por emeritoj en vivtenado de la tuta lando atingis1531 juanojn; la centra financo liveras ĉiujare pli ol 16 milionojn da juanoj kiel specialan monon por kamparaj lernejoj de 680 gubernioj, kie oni prove praktikas la devigan edukadon de la lando, ĉiutage je 3 juanoj kiel manĝaĵa subvencio por ĉiuj tieaj lernantoj.

 

    En la plansetlejo Tongheshengshi de la urbo Zhengzhou, Henan-provinco, kolektiĝas garantiaj loĝdomoj. Wang Zhongqiang, 61-jara emerita soforo el aŭtobusa kompanio, diris: “En la apartamento troviĝas kuirejo, tualetejo, centra hejtilo kaj aliaj necesaj ekipaĵoj, kaj en la plansetlejo funkcias korpofortigaj instalaĵoj, ĉe la plansetlejo estas stacioj de aŭtobusoj, la vivo estas oportuna ĉi tie.”

 

    Xu Guangjian, vicdirektoro de la instituto pri publika administrado sub la Popola Universitato de Ĉinio, diris: “Espereble, ke ĉiunivelaj registaroj efektive transformos sian funkcion kaj metos pli da mono por la popola vivo.”

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lilhua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio