Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Ĉinio solvas la problemojn pri manĝaĵa sekureco?
2012-03-13

Teksto kaj foto de CHEN JI

 


Pu Changcheng, vicdirektoro de la Ĝenerala Administracio de Kvalitaj Kontrolado, Ekzamenado kaj Kvaranteno de Ĉinio 

 

    Manĝaĵa sekureco estas fokuso diskutata kaj atentata de la ĈPPIK-membroj kaj la popolanoj. Dum la kunsidoj de ĈPPIK multaj membroj parolis pri tiu temo kaj prezentis proponojn.

 

    Hao Jianxiu, prezidanto de Jianfeng-Grupo de Shanxi-provinco prezentis proponon pri fortigado de manĝaĵa sekureco. Li alvokis, ke la ŝtato starigu kompletan higienan normon, perfektu leĝojn kaj regularon.

 

    Pri tio Pu Changcheng, vicdirektoro de la Ĝenerala Administracio de Kvalitaj Kontrolado, Ekzamenado kaj Kvaranteno de Ĉinio, diris, ke kun la multiĝo de problemoj pri manĝaĵa sekureco lastjare la ŝtato plifortigis la kontroladon kaj ekzamenadon al manĝaĵa sekureco. Unue la ŝtato komencis fundamentan konstruadon inkluzive de informatika metodo por registri la tutan procezon de produktado kaj kontroli la devenon de krudaj materialoj; due, la ŝtato fortigis la punon al la koncernaj malobservantoj, kaj krome, el jurologia starpunkto estas diskutataj la determino de tiaj kontraŭleĝintoj kaj kriterio de punado; trie la ŝtato plimultigos la investon en ekzamenado kaj plifortigos la metodojn pri ekzamenado.

 

    Li diris, ke januare de 2012 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Disvolvan Kompendion pri Produktaĵa Kvalito en 2011-2020, kiu projektas la altigon de produktaĵa kvalito kaj difinis la ĝeneralan celon por konstruado de la forta lando pri produktaĵa kvalito.

 

    La 3-an de marto la kancelario de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la "Gravajn Aranĝojn pri la Manĝaĵa Sekureco en 2012", kiu klare postulas, ke la koncernaj departementoj severe batalu kontraŭ la kontraŭleĝa aldonado kaj senbrida uzado de aldonaĵoj kaj kondimentoj al manĝaĵoj , kaj kontraŭ resto de insekticido por solvi la problemojn de manĝaĵa sekureco.

 

    Estas kredeble ke la limigado kaj administrado de la ŝtato estos utilaj por la manĝaĵa sekureco, tamen estas pripensinde kaj diskutinde, ke ĉu ankaŭ la socia moralo bezonas altiĝadon.

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio