Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈPPIK-membro parolas pri medicina reformado
2012-03-08

Teksto kaj foto de CHEN JI

 


ĈPPIK-membro Sun Baocun 

 

    En la 5-a de marto post la inaǔguro de TPK, ĈPPIK kaj TPK eniris en la diskutan stadion. En la kunsido de la medicina grupo de ĈPPIK, oni jesis la laborraporton de la ĉefministro Wen Jiabao, kaj elmetis siajn opiniojn pri la medicina reformado.

 

    ĈPPIK-membroj en tiu grupo ĉefe estas gvidantoj de hospitaloj, medikamentaj entreprenoj, esploraj institucioj kaj medicinaj organizoj.

 

    Sun Baocun, vicdirektoro de la Esplora Instituto pri Tumoro sub Tianjin-a Medicina Universitato, parolis pri la kialoj pri la alta prezo de medikamentoj. Laŭ lia opinio, unue, la ĉinaj entreprenoj havas malfortajn kapablojn pri esplorado kaj produktado de medikamentoj, tio kaŭzas la troan importadon de multaj efikaj medikamentoj. Tiuflanke la ŝtato devas pere de politikoj kuraĝigi esploran kreivecon kaj plifortigi produktan kapablon de ĉinaj medikamentaj entreprenoj. Due, la ŝtato devas teni konvenajn prezojn de ĉin-produktaj medikamentoj por garantii la profitojn de ambaǔ la entreprenoj kaj pacientoj, senpripense malaltigi la prezon de medikamentoj malutilas al la entreprenoj. Trie, por regi la prezojn de medikamentoj necesas garantii la konvenan strukturon de la medicina industrio, ĉar tro da peraj kanaloj estas ĉefa kialo de altiĝo de prezoj. Kvare, granda produktkapablo povas redukti la produktokoston kaj konsekvence malaltigos la prezojn. Sed en Ĉinio ne troviĝas tiel granda kaj influa medikamenta entrepreno kiel Roche. Li ankaǔ proponas reformadon en administra sistemo de medicinaj instancoj, en kiu, la ŝtato devas pligrandigi la investon en medicina industrio, la laboro de kuracistoj devas esti protektata kaj oni devas havi respekton por la kuracistoj.

 

    En Ĉinio pro limigita medicina kondiĉo evidentiĝis la kontaǔdiro inter pacientoj kaj hospitaloj. Krom la alta prezo en kuracado ankaŭ la senzorgema servo de kuracistoj kaj troa uzado de kuracaj aparatoj ofte estigas la eksplodadon de tia kontraǔdiro.

 

    La problemoj jam vekis atenton de la ŝtato. En la laborraporto de la registaro la ĉina ĉefministro Wen Jiabao substrekis, ke Ĉinio antaǔenpuŝos la medician reformadon en ŝtatposedaj hospitaloj kaj ŝanĝos la sistemon subvencii hospitalojn per vendado de medikamentoj, kaj klopodos starigi harmoniajn rilatojn inter pacientoj kaj kuracistoj.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio