Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiam disvolviĝanta Ĉinio eniris en maljuniĝan socion
2012-03-08

Teksto kaj foto de CHEN JI

 


ĈPPIK-membro Chi Baorong 

 

    Laŭ la normo de internacia komunumo, kiam la nombro de maljunuloj kun la aĝo de pli ol 60 jaroj en iu lando okupas 10% de la totala loĝantaro, aŭ tiu de maljunuloj kun la aĝo de pli ol 65 jaroj atingas 7%, tio markas, ke la lando jam eniras en maljuniĝan socion. Laŭ la informo de la Monda Sana Organizo kaj UN en majo de 2011, la vivdaŭro de ĉina viro estas 71 jaroj kaj ĉina virino 74 jaroj. Laŭ la esplorado de Ĉinio en 2011 la nombro de maljunuloj de pli ol 60 jaroj konsistigas 13.26% de la totala loĝantaro kaj tiu de pli ol 65 jaroj 8.87%. Evidente Ĉinio eniris en maljuniĝan socion. Tamen Ĉinio ankoraǔ estas disvolviĝanta lando, tio evidentigis la problemon. Kiu prizorgu kaj vivtenu la maljunulojn? Ĉu la familianoj? Ĉu la socio?

 

    Pri tio ĈPPIK-membro Peng Zhao diri sen sia propono, ke la rapida disvolvo en ekonomio kaj urbanizo malfortigis la kutimon prizorgi kaj vivteni maljunulojn per familianoj. En la pasintaj jaroj la familia strukturo multe ŝanĝiĝis, nome ĝenerale unu familio havas unu infanon, kaj tio estigas la problemon, ke kiam la infano plenkreskas kaj edziĝas, li kaj lia edzino, krom sian bebon, devas prizorgi ankaŭ kvar maljunulojn (siajn gepatrojn kaj bogepatrojn). Ĉu ili kapablas plenumi tian pezan taskon? Krome, kun la socia disvolvo kaj plibonigo de loĝkondiĉoj en Ĉinio ĝenerale gejunuloj loĝas aparte de la gepatroj, kaj multaj junuloj laboras en aliaj lokoj, tio donas al ili malfacilon por prizorgi la gepatrojn. La ĉina tradicio vivteni kaj prizorgi la gepatrojn per gefiloj ŝajne ne povas ne ŝanĝiĝi.

 

    Tial Peng Zhao proponis enmeti la vivtenadon kaj prizorgadon de maljunuloj en la ŝtatan specialan disvolvan programon. Li proponis ankaŭ rapidigi la konstruadon de ŝtataj maljunulejoj kaj uzi la socian, entreprenan kaj individuan forton por funkciigi maljunulejojn.

 

    Ankaǔ ĈPPIK-membro Chi Baorong prezentis la samteman proponon. Ŝi estas kuracistino. Vidante, ke oni malriĉiĝis pro alta kuraca elspezo, ŝi proponis, ke la ŝtato plibonigu la sistemon pri medicina asekuro en urboj kaj kamparo kaj starigi plurflankan sistemon pri vivtenado kaj prizorgo de maljunuloj.

 

    En la konferenco mi trovis, ke multaj ĈPPIK-membroj el diversaj rondoj prezentis la proponojn pri la vivtenado kaj prizorgado de maljunuloj. Inter ili iuj proponis starigi en urboj kaj kamparo diversajn organizojn por solvi problemon pri vivtenado kaj prizorgado de maljunuloj, aliaj proponis malgrandigi la enspezan diferencon inter emeritoj de ŝtataj instancoj kaj entreprenoj.

 

    Antaǔ ol sia riĉiĝo Ĉinio jam eniris en maljuniĝan socion. Kiel solvi la problemon? Ĉu sole per la ŝtato aǔ per individuoj? Eble estas praktikeble, ke pere de kunlaboroj kaj komuna klopodo de la ŝtato, socio, asekuro kaj individuoj fine la lando eliros el la malfaciloj.

 

    Estas ĝojinde, ke en la laborraporto de la registaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao menciis, ke antaǔ la finiĝo de ĉi-jaro realiĝos nova kampara socia asekuro pri vivtenado de maljunuloj kaj tutflanka kovro de la socia porurbana asekuro pri vivtenado de maljunuloj, ankaǔ altiĝos pensio de emeritoj de entreprenoj, fortiĝos la garantio de urbanoj kaj kamparanoj kun malgrandaj enspezoj kaj rapidiĝos la disvolvado de sociaj bonstatigaj servoj.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio