Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hu Chengzhong: bone memori la socian devon
2012-03-07

de LU YOUZHONG

 

 
Hu Chengzhong (fotita de Wang Lei)
 

Hu Chengzhong (la 2-a de dekstre) en ekzameno de produktaĵoj 

 

    La 4-an de marto raportisto de la redakcio de Ĉina Bildo sub la Ĉina Internacia Eldona Grupo intervjuis Hu Chengzhong, membron de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), prezidanton de direkcio de la Delixi-a Akcia Grupo kaj ĝian ĉefan ekzekutivan oficiston.

 

    Kiel privata entreprenisto Hu Chengzhong diris: "ĈPPIK-membro signifas ne nur honoron, sed ankaŭ devon." De 2003 post kiam li fariĝis ĈPPIK-membro, li multe atentas la popolan vivon, iras al bazo por fari enketojn kaj esplorojn kaj prezentas siajn proponojn pri tio.

 

    En la pasintaj 10 jaroj Hu Chengzhong prezentis pli ol 30 proponojn. En 2004 li aŭte veturis al la vilaĝo Fuxi, malnova revolucia regiono en suda Zhejiang-provinco por fari enketojn, prezentis proponon pri helpo de malriĉaj regionoj per laborigo kaj laborigis ĉ. 100 kamparanojn en sia grupo. En 2005 lia propono pri forigo de altigo de bilet-prezo dum la Printempa Festo profitigis kelkdek milionojn da kamparano-laborantoj, kiuj revenas al sia hejmloko por pasigi la feston. En 2011 lia propono pri malfermo de rekta aerlinio inter Wenzhou kaj Taibei estis akceptita de rilata departemento.

 

    Ĉi-jare Hu Chengzhong preparis tri proponojn, kiuj temas pri socia progreso, ekonomia disvolvo kaj plibonigo de la popola vivo.

 

    Hu Chengzhong diris: "Kiel ĈPPIK-membro mi devas bone memori la socian respondecon, serioze plenumi sanktan devon de ĈPPIK-membro. Tio estas mia devo kaj honoro."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio