Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion ĉinoj atentas?
2012-03-07

de CHEN JI

 


La retpaĝo de people.com.cn pri la enketo 

 

    ĈPPIK por ĉinoj estas la grava kanalo por prezenti proponojn kaj sugestojn al la registaro. Tial ĉiujare ĈPPIK ricevas multajn proponojn kaj sugestojn, el kiuj la registaro povas koni kion la popolanoj atentas.

 

    En la pasinta jaro ĈPPIK ricevis pli ol 100 proponojn pri la sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj, la kialo kuŝas en tio, ke en la lastaj jaroj multfoje okazis akcidentoj kaŭzitaj de medikamentoj aǔ manĝaĵoj, tio forte ŝokis ĉinojn kaj perdigis al ili konfidon al la rilataj entreprenoj eĉ al la tuta industrio. La ĈPPIK-membroj do alvokas starigi sistemon kaj rilatajn regularojn por solvi la problemojn.

 

    Korme pli ol 500 ĈPPIK-membroj prezentis proponojn pri vivtenado de emeritoj. Fakte ankaǔ tio estas multe atentata de la popolanoj. En la enketoj faritaj de la retejo de Renmin (people.com.cn) ĉi-jare la socia garantio inkluzive de vivtenado de ermitioj kaj malgrandigo de la pensia diferenco inter la entreprenistoj kaj ŝtatoficistoj okupas la unuan lokon inter la antaǔaj dek multe atentataj problemoj de la retumantoj, kaj en la pasintaj kvin jaroj ĝi kvarfoje okupis la saman lokon. Distribuado okupas la duan lokon, ankaŭ eduka justeco, regado de domoprezo, populacia politiko, batalo kontraǔ koruptiteco, medicina reformo, prezo-limigado aperis en la listo la dek multe atentataj problemoj. Ankaŭ en la enketo farita de la retejo Ĉinio vivtenado de emeritoj estas problemo plej atentata de la retumantoj.

 

    Ĉi-jare ĈPPIK ricevis preskaǔ 800 proponojn, kiuj ĉefe enhavas la supre menciitajn problemojn, kaj en sekvaj tagoj ĈPPIK transdonos la proponojn al la koncernaj departementoj por solvi la problemojn.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio