Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Terpomo-reprezentanto" proponas pri akvo
2012-03-07

de Bai Debin

 


Liu Dajiang faras parolon en grupa diskuto de la 5-a sesio de la 11-a TPK. 

 

    Liu Dajiang, reprezentanto de TPK, estis nomita per "terpomo-reprezentanto", pro tio, ke li proponis en la antaŭaj sesioj pri terpomo-plantado de kamparanoj. Li servis kiel reprezentanto de TPK jam 4 jarojn kaj ŝatas lian kromnomon.

 

    Sed dum ĉi-jara sesio de TPK, Liu proponis neniom pri terpomo sed pri trinkakvo de malriĉaj regionoj. "Nun plantado de terpomo estas subtenata de politikoj kaj havas grandan areon. Se oni plimultigos produktan kvanton de terpomoj kaj grandigos ĝian merkaton, disvolviĝos certe terpoma industrio en Dingxi," Li diris, "Sed post 1-jara enketo, mi trovis, ke popolanoj en malriĉaj regionoj de Dingxi ankoraŭ havas malfacilon en trinkado de pura akvo. Kvankam jam konstruiĝas la akva kanalo, tamen duktoj transportantaj akvon estas senkonstruitaj. Pri tio tre maltrankviliĝas la tieaj popolanoj.

 

    Liu proponis, ke dum konstruado oni devas pripensi kiel eble plej rapide trinkigi puran akvon al vilaĝanoj, kaj konstruado de akvoduktoj devas esti konsiderita por ke ili neniam maltrankviliĝos pri trinkakvo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio