Song Yushui |
Antaŭ okaziĝo de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), Song Yushui, TPK-reprezentanto kaj vicprezidanto de la Popola Juĝejo de Haidian-distrikto en Pekino, akceptis intervjuon. Ŝi diris, ke lokaj juĝejoj kaj juĝistoj havas grandan defion kiam evidentiĝas la sociaj kontraŭdiroj, sed ĉina konstruado de leĝoj havas klaran estonton, ke leĝoj plibeligos vivon.
" Lastjare la tribunalo de interekta proprieto de la Haidian-a Juĝejo sub mia estreco bone disvolviĝis. Pro nova disvolviĝo de ekonomio en Novigo-pruva Areo de Zhongguancun, mi ekpensas pri la demando, kiel la Popola Juĝejo trovu problemojn en juĝado por servi la socion kaj ekonomion.
"Mi partoprenis nombron da juĝprocesoj pri intelekta proprieto. La plej reprezentaj du procesoj estis pri rajto-atenco de amuzaj softvaroj. La juĝado estis tre malfacila pro granda prezpropono kaj teknologioj. Post serioza konsidero, mi grangis la tribunalon de 3 personoj al 5, inkluzive de 3 juĝistoj, 1 fakulo kaj 1 specialisto pri softvaro. Pro plenaj pruvoj kaj precizaj leĝoesprimoj, la juĝado kontente plenumiĝis.
"En la pasinta jaro, la reviziado de leĝoj de la civilaj kaj kriminalaj procesoj estis atentata de la publiko. Kaj pli valoraj estas la kompreno por kunligi la tutan socion kaj forto por disvolvi la leĝojn montritaj dum la revizio de la leĝoj.
"Mi multe lernis kiel TPK-reprezentanto en la pasinta jaro kaj mi kredas, ke sperto, cerbumo kaj agado puŝas Ĉinion al maturiĝo en konstruado de socialismaj leĝoj, kiuj povas plibeligi vivon."
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|