Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaǔguriĝis la 5-a Sesio de la 11-a ĈPPIK
2012-03-05

 

    La 3-an de marto je la 15-a horo en la Popola Halo de Pekino solene inaǔguriĝis la 5-a Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En ĝi Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la 11-a ĈPPIK en la nomo de la komitato faris laborraporton, en kiu li retrorigardis la laborojn de ĈPPIK en la pasinta jaro kaj prezentis la laborojn por la kuranta jaro. Lin Wenyi, vicprezidanto de la komitato, resumis la laborojn pri proponoprezentado en la pasinta jaro. Gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtato ĉeestis la inaŭguron. 2192 el 2262 ĈPPIK-membroj partoprenis la kunvenon.

 

    Jia Qinglin en la laborraporto resumis la atingojn de ĈPPIK en la pasinta jaro. Li diris, ke ĈPPIK 85 fojojn organizis la inspektadon kaj specialan vizitadon kaj okazigis la kunvenojn pri rapidigo de strategia reguligado al la ekonomia strukturo kaj akcelado de glata kaj rapida disvolvo en ekonomio, kaj per tio donis al la centra registaro bonajn proponojn kaj sugestojn. Li diris, ke pasintjare ĈPPIK 60522 fojojn akceptis vizitadon de popolanoj kaj traktis leterojn el la popolanoj kaj prezentis al la superaj instancoj 1896 proponojn.

 

    Li ankaǔ menciis la mankojn en la laboroj de ĈPPIK. Li diris, ke la ĈPPIK-membroj devas pli bone ludi sian rolon kaj plifortigi la demokratian kontroladon, la enketoj kaj esploroj de ĈPPIK estas ne sufiĉe profundaj; la kvalito de iuj proponoj estas altigenda, kaj iuj sistemoj kaj regularo ankoraǔ ne estas realigitaj.

 

    Lin Wenyi prezentis la laborojn pri proponoprezento de ĈPPIK en la pasinta jaro. Ŝi diris, ke en la pasinta jaro ĈPPIK ricevis 6076 proponojn, inter kiuj 5603 estis sukcese prezentitaj post kontrolado. Ĝis la 20-a de februaro de la jaro 2012, 5583 proponoj estis traktitaj kaj la proponantoj ricevis la respondojn.

 

    Fakte rajtoj kaj devoj de membroj de la ĈPPIK efektiviĝas per prezentado de proponoj, kiujn ili kolektas en sia ĉiutaga vivo. En la lastaj jaroj pro rapida disvolviĝo de Interreto la ĈPPIK-membroj pere de blogoj kaj Twitter petis de la publiko proponojn, tio ricevis laǔdojn de la popolanoj kaj pli vaste partoprenigas la ĉinajn popolanojn en TPK kaj ĈPPIK.

 

    En sekvaj 9 tagoj de ĈPPIK la membroj plenumos jenajn ses laborojn:

 

    Aǔskulti kaj ekzameni la labororaporton de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK;

 

    Aǔskulti kaj ekzameni la raporton de la laboroj pri la proponoj depost la 4-a Sesio de la 11-a ĈPPIK;

 

    Ĉeesti la 5-an Sesion de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, aǔskulti kaj diskuti pri la laborraporto de la registaro kaj aliaj koncernaj raportoj;

 

    Ekzameni kaj adopti la politikajn rezoluciojn de la 5-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK;

 

    Ekzameni kaj adopti la rezolucion pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de la 5-a Sesio de la 11-a ĈPPIK;

 

    Ekzameni kaj sankcii la kontrolan raporton de la propona komitato sub la Tutlanda Komitato de la 11-a ĈPPIK.

 

(Teksto kaj foto de CHEN JI)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio