Jia Qinglin, han-o, naskiĝis en marto de 1940 en Botou de Hebei-provinco. En decembro de 1959 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj eklaboris en oktobro de 1962. Li diplomiĝis el la Elektra Fakultato de la Hebei-a Politekniko kaj poste fariĝis altklasa inĝeniero.
Nun li estas membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato (CK) de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK).
Konciza kariero:
1991-1993: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Fujian-provinco kaj estro de la provinco
1993-1994: sekretario de la Kompartia Komitato de Fujian-provinco kaj estro de la provinco
1994-1996: sekretario de la Kompartia Komitato de Fujian-provinco kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Fujian
1996-1997: vicsekretario de la Kompartia Komitato de Pekino, aganta estro kaj poste estro de Pekino
1997-1999: membro de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Kompartia Komitato de Pekino, estro de Pekino
1999-2002: membro de la Politika Buroo de CK de KPĈ, sekretario de la Kompartia Komitato de Pekino
2002-2003: membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ
2003- : membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de CK de KPĈ, prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK
Li estis membro de la 14-a, 15-a, 16-a kaj 17-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la 15-a CK de KPĈ, membro de la Politika Buroo kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 16-a kaj 17-a CK de KPĈ. Nun li estas prezidanto de la 10-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. |