Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio reprenis la dinosaŭov-nestan fosilion kontrabanditan eksterlanden
2012-03-01


Fakuloj de la Ĉina Geologia Muzeo ekzamenas la dinosaǔrov-nestan fosilion. 
 

Kontrolado de materialoj pri dinosaǔrov-nesta fosilio 

 

    La 28-an de februaro ĉinaj specialistoj ekzamenis la dinosaǔrov-nestan fosilion, kiu estis kontrabandita eksterlanden kaj nun revenis Ĉinion. La fosilio konsistas el 22 ovoŝtel-dinosaǔr-ovoj, el kiuj 19 montris sian embrion.

 

    La fosilio kun historio de 65 milionoj da jaroj estis elterigita en 1984 en Ĉinio, estis perdita kaj transportita eksterlanden. En 2003 ĝin aĉetis usona kolektanto kontraǔ 420 mil usonaj dolaroj en publika aǔkcio en Usono, post kelkflanka interkonsiliĝo finfine la kolektanto senpage redonis la fosilion al Ĉinio. Tio estas la unua fojo por Ĉinio repreni antikvan biologian fosilion pere de diplomatia kanalo.

 

    La fosilio estos konservita en la Ĉina Geologia Muzeo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio