Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina arkitekto ricevis la Arkitekturan Premion de Pritzker
2012-03-01


Wang Shu 
 

Verko pri estonteco kaj tradicio 
 

Muzeo de Ningbo 
 
 
Porcelana domo

 

    La 27-an de februaro 49-jara ĉina arkitekto Wang Shu ricevis la Arkitekturan Premion de Pritzker '2012, plej altan internacian arkitekturan premion, kaj fariĝis la unua ĉino honorita per tiu ĉi premio.

 

    En la komento de juĝistoj al Wang Shu legiĝis: "Malfermante tutnovan vidkampon Wang Shu vekis resonon de sceno kaj rememoro. Liaj konstruaĵoj kun originaleco povas reveki rememorojn pri la pasinteco neuzante historiajn elementojn." Qi Kang, studdirektoro de Wang Shu, opinias, ke la plej granda sukceso de Wang Shu estas uzi tradiciajn ĉinajn konstruajn materialojn, kiaj brikoj kaj tegoloj, en modernaj konstruaĵoj.

 

    Wang Shu naskiĝis en Xinjiang en la jaro 1963 kaj vivas en Xi' an. Li diplomiĝis el la arkitektura fakultato de la Nankina Instituto de Inĝenierio en 1985, ricevis arkitekturan doktorecon de la Universitato Tongji en 2000 kaj nun li servas kiel direktoro de la Instituto de Arkitektura Arto sub la Ĉina Akademio de Arto kaj kiel studdirektoro de doktorecaj studentoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio