Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konferenco de Ĉinio kaj Usono pri Kamparaninoj kaj Daŭrigebla Disvolvo okazis en la ĉefstabejo de UN
2012-02-29


Meng Xiaosi, estro de la ĉina delegacio kaj vicprezidanto de la Ĉina Virina Federacio, parolas en la konferenco.  

 

    La 27-an de februaro en Novjorko, ĉefstabejo de UN, okazis la konferenco kun la temo pri Kamparaninoj kaj Daŭrigebla Disvolvo, kune organizita de la Ĉina Virina Federacio kaj la Tutgloba Oficejo pri Virinaj Aferoj sub la Ŝtata Departemento de Usono.

 

    La konferenco estas proponita de Usono kaj kunlabore organizita de Ĉinio kaj Usono por diskuti vaste atentatajn problemojn de la internacia komunumo. La konferenco kiel la flanka kunveno de la 56-a konferenco de la Komitato pri la Stato de Virinoj sub UN estas la grava aktivado kadre de la sistemo pri la Interŝanĝo kaj Dialogo de Ĉinaj kaj Usonaj Virinaj Gvidantoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio