Hou Yifan (maldekstre) en donaco de sango |
La 27-a de februaro estis grava tago por ŝakludantino Hou Yifan. Tiutage ŝi ne nur bonvenigis sian 18-an datrevenon de naskiĝo, sed ankaŭ festis sian plenaĝiĝon per senpaga dono de sango kaj sinanonco kiel kontribuanto de la hematogeneaj trunkaj ĉeloj de la medola banko de Ĉinio.
Post tio krom partopreno de ŝak-konkursoj Hou Yifan komencos studi en universitato en la venonta septembro.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|