Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis la rekta fluglinio de la malajzia kompanio en Ĉinio
2012-12-12


La granda aviadilo de la kompanio Airasia Airline en la kunming-a flughaveno 

 

    En la 10-a de decembro oficiale malfermiĝis al la aera trafiko la rekta fluglinio de la malajzia kompanio Airasia Airline inter Kuala-Lumpuro, ĉefurbo de Malajzio, kaj Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio.

 

    Kunming estas de antikveco grava urbo en sudokcidenta Ĉinio, ĝi jam estis la centro de la trafiko kaj tiu de la komerco, kiuj kunligas Ĉinion kaj la landojn de la sudorienta Azio. Multaj agrikulturaj produktaĵoj, freŝaj floroj kaj produktoj el montoj en la merkatoj de la sudorientaj aziaj landoj venis rekte el Kunming aŭ estis transportitaj tra la vojoj de la urbo Kunming. Krome, ankoraŭ multaj internaciaj studentoj de Ĉinio aŭ Eŭropo en diversaj landoj de la sudorienta Azio devas veni al la provinco Yunnan kiel la transita stacio.

 

    Kunming estas la 14-a punkto de la grupo AirAsia en Ĉinio. Post la malfermo, la aviadiloj povas rekte flugi de la flughaveno de Kuala-Lumpuro al la Changshui-a Internacia Flughaveno de Kunming kaj ankaŭ povas same flugi rekte al Kuala-Lumpuro, ne necesas ŝanĝi la liniojn en aliaj lokoj. Cetere, la reto de diversaj aerlinioj en la tuta sudorienta Azio kaj la dense ekflugitaj aviadiloj de la kompanio Airasia Airline en Malajzio pli kaj pli oportunas al la vojaĝantoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio